Saltu al enhavo

San Miniato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
San Miniato
San Miniato
komunumo de Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtato  Italio
Regiono Toskanio
Provinco PI Pizo
Geografia situo 43° 41′ N, 10° 51′ O (mapo)43.68333333333310.85Koordinatoj: 43° 41′ N, 10° 51′ O (mapo)
Alto super marnivelo 140 m
Areo 102 km²
Loĝantaro 27 703 (2023)
Loĝdenso 270 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Castelfiorentino (FI), Castelfranco di Sotto, Cerreto Guidi (FI), Empoli (FI), Fucecchio (FI), Montaione (FI), Montopoli in Val d'Arno, Palaia kaj Santa Croce sull'Arno
Patrono Genesius de Arelate
Festa tago 25-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj samminiatesisanminiatesi
Poŝtkodo 56028
Imposta kodo I046
Kodo laŭ ISTAT 050032
Telefona prefikso 0571
Estro
Retpaĝo Oficiala retejo
San Miniato (Italio)
San Miniato (Italio)
DEC
Situo de San Miniato

Map

vdr
la urba sonorilejo "Matilde" en San Miniato
la urba katedralo
la turo Frederiko la 2-a el la 13-a jarcento detruiĝis dum la 2-a mondmilito kaj poste rekonstruiĝis
historia katolika seminario

San Miniato - prononcata ĝuste tiel, ĝis 1945 nomata San Miniato al Tedesco - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la provinco Pizo kaj al la regiono Toskanio. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 27 703 loĝantoj sur areo de 102,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 270 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sanktulo Genesius de Arelate, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Najbaras la komunumoj Castelfiorentino (FI), Castelfranco di Sotto, Cerreto Guidi (FI), Empoli (FI), Fucecchio (FI), Montaione (FI), Montopoli in Val d'Arno, Palaia kaj Santa Croce sull'Arno.

La loka burgo kaj preĝejo jam estas dokumentitaj en la jaro 783. La nomo San Miniato unue estis menciita kiel setlejo en 936 kiam la episkopo de Luko transdonis la burgon kaj preĝejon al Adalberto dei Lombardi de Corvaia. La kastelo estis konstruita proksime de tiam pli grava loĝloko San Genesio, kiu situis en la ebenaĵo, por marki la gravajn vojkruciĝojn de la Via Francigena kaj la romia vojo de Florenco ĝis Pizo.

Pro tiu strategia graveco, San Miniato estis fortikigita fare de germana imperiestro Oto la Granda en 963, kaj plu estis fortikigita fare de germana imperiestro Frederiko la 2-a, kiu tiam igis la lokon la centro por la imperiaj financoj de la tuta Toskanio. Tiuj cirkonstancoj kaj la granda graveco de la loko por la mezopokaj germanaj imperiestroj, kondukis al la kromnomo "al tedesco" ("la germana"). Fine de la 12-a jarcento, la urbo estis dividita en du areojn: la "Incastellatura", la imperiestra kastelo, kaj la "Castrum", la civila urbo ĉe la piedo de la kastelo kun ĝiaj komercistoj, metiistoj kaj farmistoj.

La graveco de San Miniato atingis sian pinton en la 13-a jarcento, kiam imperiestro Frederiko la 2-a donis al la urbo multajn privilegiojn, sed ankaŭ tute rekonstruis ĝin pro militaj kialoj kaj fine transdonis ĝin al la imperia vikario de Toskanio kiel sia ofica loĝejo. La ascendo de San Miniato koincidas kun la malkresko de San Genesio, kiu unue perdis sian rolon kiel paroĥo kaj estis finfine tute detruita en 1248.

Post la fino de regado per la dinastio Ŝtaŭfoj kaj jaroj da minaco de la milito inter Sieno kaj Florenco por supereco en Toskanio, San Miniato venis sub regadon de Florenco en 1347 kaj en 1370 iĝis la sidejo de la florenca vikario de la pli malalta valo de la rivero Arno.

San Miniato ankaŭ estas konata kiel la praula hejmo de filio de la familio Bonaparto, kies tombo estas en la preĝejo de la franciskana monaĥejo San Francesco. Imperiestro Napoleono Bonaparto (1769-1821), kiu venis el alia filio de la familio kiu estis parto de la patricioj de Sarzana ekde ĉirkaŭ 1200 kaj iris al Korsiko en 1490, plurfoje vizitis siajn malproksimajn parencojn en San-Miniato.

Ekde 1622, San Miniato estas la administra centro de la samnoma diocezo San Miniato, do estas sidejo de katolika episkopo.

Konataj lokuloj

[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Inter la partneraj urboj de San Miniato estas

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]