Saltu al enhavo

Isabela papilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Graellsia isabellae
Graellsia isabellae, masklo
Graellsia isabellae, masklo
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Unikonta
Superregno: Opisthokonta
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Lepidoptera
Familio: Saturniedoj Saturniidae
Genro: Graellsia
Grote, 1896
Specio: Graellsia isabellae
Mariano de la Paz Graells, 1849
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La isabela papilio, Graellsia isabellae, estis malkovrita de la hispana sciencisto Mariano de la Paz Graells en Peguerinos, Provinco Avilo, Hispanio, en 1848. Li nomis ĝin kiel Saturnia isabellae omaĝe al la reĝino Isabel la 2-a de Hispanio. Poste la specio estis renomita Graellsia isabellae omaĝe al la malkovrinto.[1] La raŭpo manĝas ĉefe la pinpinglojn (genro Pinus). Ŝajne ili malfacile adoptas neindiĝenajn pinspeciojn eĉ ene de la genro Pinus.

Graellsia isabellae estas specio de lepidoptero de la familio Saturniidae, unu el la plej buntaj de la eŭropa faŭno, kun enverguro de ĝis 9 cm. Ili flugas nur dumnokte, inter Aprilo kaj Julio depende de la latitudo, la altitudo kaj la klimato; tamen por plenumi la lastan paŝon de metamorfozo al plenkreska stato ili bezonas la varmon de tagaj sunradioj.

Temas pri papilioj kun koloraro hegemonie verda sulikigita per vejnoj ruĝecbrunaj. Krome ili havas en la kvar flugiloj ocelojn de variaj koloroj kaj la malantaŭaj flugiloj de ambaŭ seksoj havas romarkindajn pintojn pli longajn ĉe la masklo.

La raŭpoj denaske estas nigraj, poste griz-brunaj kaj finfine ĉefe verdaj kun blankaj punktoj. Krome ili havas longajn kaj neabundajn harojn. La raŭpoj suferas pro fumigacio per dufluorobenzino en gazoleo uzata super la pinaroj por ataki la plagon konstituatan de alia lepidoptero, nome la pin-procesipapilio (Thaumetopoea pityocampa).

Ili estas endemio de la nordokcidenta kvarono de Iberio, sed estas ankaŭ aliaj populacioj en sudokcidenta Francio, plej verŝajne pro enkonduko.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. «Diez curiosidades sobre la sierra de Guadarrama: Graellsia, la mariposa real». ABC.es. 1a de Aŭgusto 2015. alirita la 17an de Marto 2022.