Jenő Horváth (reĝisoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Horváth
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1921 (1921-05-16)
en Budapeŝto
Morto 21-an de decembro 1994 (1994-12-21) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Éva Szentirmay
Infano Péter Horváth
Okupo
Okupo aktoro • reĝisoro • scenaristo
vdr

Jenő Horváth [horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Jenő estis hungara reĝisoro, aktoro. Lia filo estis Péter Horváth.

Jenő Horváth[1][2] naskiĝis la 16-an de majo 1921 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de decembro 1994.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Horváth akiris diplomon en Akademio pri Teatro kaj Filmo en 1944. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro de Debrecen en 1945, poste en Teatro de Pécs. En 1947 li jam reĝisoris en Teatro de Szeged, post 2 jaroj li estis teatrestro en Debrecen. En 1955 li estis ĉefreĝisoro en Szeged, kie li estis grava partoprenanto de la hungara revolucio de 1956. Post la fiasko li pasis 4 jarojn en prizono. Post la liberiĝo li laboris preskaŭ en ĉiuj provincaj teatrejoj, aparte menciindas Hungara Televizio (1967-?), Teatro Szigligeti (Szolnok) (1975-1981) kaj Teatro de Kecskemét (1986-1989). Li ricevis solan premion en 1990 (jam depost la socialismo). Lia edzino naskis 3 gefilojn.

Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Liaj televidaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Platonov szerelmei (1967)
  • A délibábok hőse (1976)
  • A kávéház (1981)

Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Tűz (1948) - Börzsöny (subministro)
  • Erkel (1952) - Sándor Petőfi
  • Szegény gazdagok (1959) - ortodoksa pastro
  • A kétfenekű dob (1978) - Somló
  • Isten veletek, barátaim (1987) - majoro

Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A vak (1962) - profesoro
  • Imre (1979)
  • Puskin utolsó napjai (1987) - Bogomazov
  • Bécsi ezüst (1991)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]