Torrelobatón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torrelobatón
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47134
Demografio
Loĝantaro 386  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 39′ N, 5° 2′ U (mapo)41.647777777778-5.0252777777778Koordinatoj: 41° 39′ N, 5° 2′ U (mapo) [+]
Alto 750 m [+]
Areo 66,5 km² (6 650 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torrelobatón (Provinco Valadolido)
Torrelobatón (Provinco Valadolido)
DEC
Torrelobatón
Torrelobatón
Situo de Torrelobatón
Torrelobatón (Hispanio)
Torrelobatón (Hispanio)
DEC
Torrelobatón
Torrelobatón
Situo de Torrelobatón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrelobatón [+]
vdr

Torrelobatón [torelobaTON] estas municipo en la okcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco. Torrelobatón estas etimologie komprenebla kiel Turo de la Lupidego. Pro tio aperas du lupoj katenitaj al turo en la blazono.

Torrelobatón en la provinco Valadolido.
La Montoj Torozos de la provinco Valadolido, flave, okcidente.
La kastelo.
La kastelo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 66,5 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 390 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 30 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Hornija.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas sugestoj de loĝado de Ferepoko kaj romianoj. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Dum la Milito de la Komunumoj de Kastilio post la malvenko suferita de la komunumanoj en la batalo de Tordesillas, la komunumestro Padilla deziris atingi rapidan venkon por plialtigi la moralon kaj de la truparo kaj de la komunuma movado. Tiucele oni decidis kapti la urbon Torrelobatón kaj ties kastelon. La 21an de Februaro 1521 ekis sieĝo kaj kvar tagojn poste la komunumanoj sukcesis eniri en la urbon kaj rabadis ĝin escepte la preĝejojn. La kastelo plue rezistis, sed antaŭ minaco pendumi ĉiujn loĝantojn okaze de nekapitulaco, la rezistantoj kapitulacis, post interkonsento pri konservo de la duono de la havaĵoj kiuj estus en la kastelo. Torrelobatón estis la lasta loko tra kiuj pasis la komunumaoj antaŭ eliri cele al Toro la 23an de Aprilo 1521, sed la imperia armeo atingis ilin ĉe Villalar, okazis la batalo de Villalar, kaj finfine venkis Karolo. En la aktualo, en la Kastelo de Torrelobatón estas Muzeo por Interpretado de la Komunuma Movado.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, festoj).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la Kastelo de Torrelobatón: nune Centro de Interpretación del Movimiento Comunero, la murego, la preĝejo de Sankta Maria, la preĝejo de Sankta Petro, la Ermitejo de Kristo de la Angoroj, fontoj kaj por gastigi vizitantojn kaj ripozantojn estas tri domoj por rura turismo.

La kastelo de Torrelobatón aperas en la filmo El Cid (1961), reĝisorita de la usona Anthony Mann kun aktorado en ĉefroloj de Charlton Heston kaj Sophia Loren. En la filmado partoprenis 350 lokanoj kiel figurantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]