Guardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Guardo (stacidomo).
Guardo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34880
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 653  (2023) [+]
Loĝdenso 90 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 47′ N, 4° 51′ U (mapo)42.7895455-4.846288Koordinatoj: 42° 47′ N, 4° 51′ U (mapo) [+]
Alto 1 124 m [+]
Areo 62,83 km² (6 283 ha) [+]
Guardo (Provinco Palencio)
Guardo (Provinco Palencio)
DEC
Guardo
Guardo
Situo de Guardo
Guardo (Hispanio)
Guardo (Hispanio)
DEC
Guardo
Guardo
Situo de Guardo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guardo [+]
vdr

Guardo [GŬARdo] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montaña Palentina.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Guardo sub neĝo.
Palaco de la Ĉefepiskopo Bullón aŭ "La Granda Domo".
Antaŭromanika baptujo de la preĝejo de Sankta Johano.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 62,83 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 5 786 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male kreskis pro la mindustrio kaj absorbado de apudaj loĝlokoj, sed poste perdis fakte 2 700 el la jaro 2000. Ĝi distas 91 km de Palencio, provinca ĉefurbo, 145 km de Valladolid, 85 km de León kaj 137 km de Burgos.

La municipa teritorio enhavas ankaŭ la jenajn submunicipojn:

  • Muñeca
  • Intorcisa
  • San Pedro de Cansoles

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Jam en la 10-a jarcento, Guardo aperis menciita por la unua fojo, per la nomo "Buardo" aŭ "Boardo", kiel domaro ligita al la Monaĥejo de San Román de Entrepeñas en dokumento.​ Kiel parto de la senjorlando de la grafoj de Saldaña, ties kastelo utilis por kontrolo de la atakoj de sudaj islamanoj kaj de la limoj inter la Reĝlando Leono kaj la Graflando Kastilio. La kastelo disponis de turo, ermitejo kaj nekropolo. Fine de la 19-a jarcento la konstrumaterialo de la kastelo estis uzata por la konstruado de fervojo Bilbao-La Robla.

Laŭlonge de la jarcentoj, la vivtenado dependis de brutobredado kaj agrikulturo, paŝtejoj, cerealoj kaj lino, sed estas ankaŭ tradicio de ceramiko, kiu restis ĝis nun. Fine de la 19-a jarcento estis grava ŝanĝo pro la disvolvigo de karbominado kaj ekfunkciigo de fervojo el la minzono al Bilbao.

Dum la revolucio de 1934, Guardo estis grava kerno de revoluciuloj de la "montaña palentina·, kun Barruelo de Santullán. La revoluciloj atakis kaj bruligis la policejon, poste venis militistoj. Kiam okazis la Hispana Enlanda Milito, la frankistoj dominis la areon, sed estis gerila agado de kontraŭfrankistoj.​

Koincide kun la frankisma periodo de aŭtarkio de la 1940-aj jaroj, oni konstruis fabrikon de la entrepreno Explosivos Río Tinto por profiti la resursojn de akvo, karbo kaj kalkoŝtono. Kiam la produktoj el nafto estis pli malmultekostaj, la loka agado dekadencis, kaj meze de la 1950-aj jaroj ekestis la produktado de elektra energio fare de Iberdrola kaj de kemia industrio, kio helpis la disvolvigon de la loko.

En la 1980-aj jaroj, je la enirejo de Hispanio en Eŭropa Unio kaj la malmuntado de la sektoro de la karbo, la tuta komarko dekadencis.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis minado, agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj kaj la ermitejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]