Sonam Gjaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sonam Gjaco
Persona informo
Naskonomo Ranu Sicho Pelzang
Naskiĝo 28-an de februaro 1543 (1543-02-28)
en Lasao
Morto 20-an de aprilo 1588 (1588-04-20) (45-jaraĝa)
en Mongolio
Ŝtataneco Ĉina Imperio
Familio
Patro Depa Namgyal Drakpa
Okupo
Okupo politikistoverkisto
vdr

Sonam Gjaco, literumita ankaŭ Sonam Gjaco kaj Sonam Gyatso (en tibeta བསོད་ནམས་རྒྱ་མཚོ་, en transliterumado Wylie bsod nams rgya mtsho, kaj en tibeta pinjino Soinam Gyaco; 1543–1588) estis la unua kiu nomiĝis Dalai-lamao, kvankam la titolo estis retroen atribuita ankaŭ al siaj du antaŭuloj, pro kio li estas konsiderata 3-a Dalai-lamao.

Li naskiĝis ĉe Lasao en 1543 kaj estis rekonita kiel reenkarnigo de Gendun Gjatso[1] kaj poste surtronigita en la Drepung Monaĥejo fare de Panĉen Sonam Dragpa, kiu iĝis lia tutoro. Panĉen Sonam Dragpa estis la 15a Ganden Tripa kaj liaj tekstoj ankoraŭ utilas kiel kerna historio de multaj Gelugaj monaĥejoj. La 3-a Dalai-lamao studis ĉe la Drepunga Monaĥejo kaj iĝis ties abato. Lia reputacio tuj disvastiĝis kaj ankaŭ la monaĥoj de la Sera Monaĥejo rekonis lin kiel sia abato.[2]

Laŭ Sumpa Ĥenpo, la granda fakulo Geluga, li ankaŭ studis iom de Nĝingmapaj tantraj doktrinoj.[3]

Kiam unu el la reĝoj de Tibeto, kiu estis apogita de Kagjupa, mortis en 1564, Sonam Gjatco prezidis lian funebron. Lia politika povo, kaj tiu de Gelugoj, iĝis dominanta en Tibeto ĉirkaŭ la 1570-aj jaroj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tbrc.org: dge 'dun rgya mtsho. Arkivita el la originalo je 2009-07-06. Alirita 2008-11-04. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-07-06. Alirita 2022-07-02.
  2. 2,0 2,1 Laird, Thomas (2006). The Story of Tibet: Conversations with the Dalai Lama, p. 139. Grove Press, N.Y. (ISBN 978-0-8021-1827-1)
  3. Stein, R. A. (1972). Tibetan Civilization, pp. 171–172. Stanford University Press, Stanford California. (ISBN 0-8047-0806-1) (tolo); (ISBN 0-8047-0901-7) (paper).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mullin, Glenn H. (2001). The Fourteen Dalai Lamas: A Sacred Legacy of Reincarnation, pp. 129–163. Clear Light Publishers. Santa Fe, New Mexico. ISBN 1-57416-092-3.