Tantro
En okcidento tantro aŭ tantrismo konkrete temas pri diversaj sintenoj kaj pri la perfektigo de la sensoj (tuŝo, odoro, aŭdo ...) pere de spirado-ekzercoj, jogo sintenoj, masaĝoj kaj ritoj.
Tantro ekestis antaŭ pli ol 6000 jaroj en la Induso-valo.
Nuntempe tantro en okcidento estas konsiderata nek religio nek filozofio, sed arto, maniero sperti amon kaj sensecon.
Ekzistas diversaj specoj de tantroj, sed la tantro kiun oni praktikas en la Okcidento estas la tiel nomata ruĝa tantro.
Tiu tantro ne estas bazita sur ajna teksto aŭ doktrino. Ĝi apogas sin kaj konstruiĝas sur la persona sperto de individuoj ĉi tie kaj nun.
Iuj getantrikoj konsideras la seksan unuiĝon kiel rimedo por atingi iun spiritan, superan aŭ dian dimension, kiu interligas vivantajn estaĵojn laŭ la taoisma tradicio.
Eĉ se tantro povas esti senseca, tantro ne nepre konduku al seksumado kaj ĝi ne estas deviga[1].
Enhavo
Cirklo de getantrikoj[redakti | redakti fonton]
Tantrao-cirklo estas renkontiĝo de getantrikoj (gepraktikantoj de tantrao)[2].
Tantrao-cirklo ĝenerale konsistas de egala nombro da viroj kaj virinoj kaj ĝenerale konsistas el maksimumo de 12 personoj. Ĝi estas prezidata de tn. 'tantriki'. Tiu persono ankaŭ estas la fonto de energio,
Konstruo de cirklo[redakti | redakti fonton]
Tantrao-cirklo havas fiksan strukturon. Post eniro, estas renkontiĝo kun ĉiuj gepraktikantoj kaj la 'tantriki' donas klarigon. Poste ĉiu iras sidi vidalvide en cirklo kaj la tantrao-cirklo estas konstruita. Oni deiras de la fakto ke la maldekstra mano estas la donanta mano kaj ke la dekstra mano estas la ricevanta mano. Tra meditadoteknikoj kaj tenante unu la alian je la manoj, la energio kuncirkulus en la direkto de la montriloj/nadloj de horloĝo.
Renkonti[redakti | redakti fonton]
Ene de la tantrao la virino ĉiam estas la gvidanta persono. Unue la virinoj iru por renkonti la virojn elektante lokon fronte al viro. Post kelkminutaj intervaloj la virinoj ŝanĝas sian lokon por ke estu sidintaj fronte al ĉiu viro je la fino de la sesio. Je la fino de ĉi tiu renkontiĝo la virino elektu sian partneron por la vespero.
Sesio[redakti | redakti fonton]
Krom la renkontiĝo la tantrao-cirklo estas plenigita kun ekzercoj konsistantaj el meditado, jogo aŭ masaĝo. Tiuj ĉi ekzercoj estos transdonataj de la 'tantriki'.
Fermo[redakti | redakti fonton]
Je la fino de la cirklo kutime sekvas mallonga ideo-interŝanĝo.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
Marisa Ortolan kaj Jacques Lucas, "Le Tantra, horizon sacré de la relation", 2005, eld. Le Souffle d'Or
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
(en) Erospirit (Kanado)
(fr) Les tentes rouges asbl (la ruĝaj tendoj)
(fr) Académie des arts de l'amour (akademio de amoartoj)
(en, de) Lovebase, Yella Cremer
(de) Slow sex
(en) One Taste (wikipedia-en)
(en) One Taste (Nicole Daedone)
(de) OM tutmonde
Noto[redakti | redakti fonton]
Tiu ĉi artikolo estas bazita sur la artikolo "tantrakring" en la nederlandlingva vikipedio.
Fontoj, notoj kaj/aŭ referencoj
|