Tantrisma rondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Etendante kaj vastigante la kapablon de la korpo por plezuro, oni festas la sanktecon en aliaj personoj kaj en oni mem. Erotika sento estas veturilo por esplori ekstazajn statojn kaj profundigi intimecon. «Tantro» invitas onin transformi seksan sperton vidante onin mem kaj oniajn partnerojn malsame - liberigante onin de prijuĝo kaj honorante erotikan spiritecon.

Nuntempe tantro en okcidento estas konsiderata nek religio nek filozofio, sed arto, maniero sperti amon kaj sensecon kaj estas pli konata sub la nomoj neotantrismonovtantrismo, ankaŭ tantra masaĝo kaj seksa jogo. Centra ideo en tantro estas ĝia tute alia vizio pri la korpo. Tiu vizio povas esti ke sekso povas havi tute aliajn dimensiojn kiam oni havas aliajn konceptojn en la cerbo, kiam niaj propraj konvinkoj pri la realeco ne limigas pli da erotikaj eblecoj. Konkrete temas pri diversaj sintenoj kaj pri la perfektigo de la sensoj (tuŝo, odoro, aŭdo ...) pere de spirado-ekzercoj, jogo sintenoj, masaĝoj kaj ritoj, esti malfermema al senprijuĝaj konversacioj pri kio iu alia fantazias eĉ se tiuj ne kongruas kun via propra imago, sur kiu loko, kun kiu, kion vi vidas, flaras, sentas. Temas pri pseŭdo-filozofio evoluigita en la okcidento je la fino de la dudeka jarcento fare de verkistoj pri nova epoko, malsimila de la origina koncepto de la tantro kiel ĝi estas konata en Barato, Ĉinio (Tibeto).

Historio[redakti | redakti fonton]

Tantro ekestis antaŭ pli ol 6000 jaroj en la Induso-valo.

Diverseco[redakti | redakti fonton]

Ekzistas diversaj specoj de tantroj, sed la tantro kiun oni praktikas en la Okcidento estas la tiel nomata ruĝa tantro.

Tiu tantro ne estas bazita sur ajna teksto aŭ doktrino. Ĝi apogas sin kaj konstruiĝas sur la persona sperto de individuoj ĉi tie kaj nun.

Iuj getantrikoj konsideras la seksan unuiĝon kiel rimedo por atingi iun spiritan, superan aŭ dian dimension, kiu interligas vivantajn estaĵojn laŭ la taoisma tradicio.

Eĉ se tantro povas esti senseca, tantro ne nepre konduku al seksumado kaj ĝi ne estas deviga[1].

Cirklo de getantrikoj[redakti | redakti fonton]

Tantrao-cirklo estas renkontiĝo de getantrikoj (gepraktikantoj de tantrao)[2].

Tantrao-cirklo ĝenerale konsistas de egala nombro da viroj kaj virinoj kaj ĝenerale konsistas el maksimumo de 12 personoj. Ĝi estas prezidata de tn. 'tantriki'. Tiu persono ankaŭ estas la fonto de energio,

Konstruo de cirklo[redakti | redakti fonton]

Tantrao-cirklo havas fiksan strukturon. Post eniro, estas renkontiĝo kun ĉiuj gepraktikantoj kaj la 'tantriki' donas klarigon. Poste ĉiu iras sidi vidalvide en cirklo kaj la tantrao-cirklo estas konstruita. Oni deiras de la fakto ke la maldekstra mano estas la donanta mano kaj ke la dekstra mano estas la ricevanta mano. Tra meditadoteknikoj kaj tenante unu la alian je la manoj, la energio kuncirkulus en la direkto de la montriloj/nadloj de horloĝo.

Renkonti[redakti | redakti fonton]

Ene de la tantrao la virino ĉiam estas la gvidanta persono. Unue la virinoj iru por renkonti la virojn elektante lokon fronte al viro. Post kelkminutaj intervaloj la virinoj ŝanĝas sian lokon por ke estu sidintaj fronte al ĉiu viro je la fino de la sesio. Je la fino de ĉi tiu renkontiĝo la virino elektu sian partneron por la vespero.

Sesio[redakti | redakti fonton]

Krom la renkontiĝo la tantrao-cirklo estas plenigita kun ekzercoj konsistantaj el meditado, jogomasaĝo. Tiuj ĉi ekzercoj estos transdonataj de la 'tantriki'.

Fermo[redakti | redakti fonton]

Je la fino de la cirklo kutime sekvas mallonga ideo-interŝanĝo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Marisa Ortolan kaj Jacques Lucas, "Le Tantra, horizon sacré de la relation", 2005, eld. Le Souffle d'Or

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en) Erospirit (Kanado)

(fr) Filmeto kiu klarigas pri kio temas la 'okcidenta' tantrismo

(fr) Les tentes rouges asbl Arkivigite je 2019-04-16 per la retarkivo Wayback Machine (la ruĝaj tendoj)

(fr) Académie des arts de l'amour Arkivigite je 2019-04-12 per la retarkivo Wayback Machine (akademio de amoartoj)

(en, de) Lovebase, Yella Cremer Arkivigite je 2018-07-21 per la retarkivo Wayback Machine

(de) Slow sex

(en) One Taste (wikipedia-en)

(en) One Taste (Nicole Daedone)

(de) OM tutmonde

Noto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas traduko bazita sur la artikolo "tantrakring" en la nederlandlingva vikipedio, listo de aŭtoroj.