Sankta Celso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Celso de Milano
Persona informo
Naskiĝo inter 41 kaj 49
en Treviro laŭ legendo [1]
Morto inter 56 kaj 64, ĉiukaze proksimume 15-jara
en Milano laŭ legendo
Sanktulo
vdr

La sanktulo Celso de Milano estis juna martire mortinta kristano de la 1-a jarcento ekzekutita dum la regado de Nerono. Laŭ la kristana tradicio li mortis en Milano per senkapigo kune kun sia pli aĝa kristana instruisto Nazario de Milano. Celso estas festata la 28-an de julio de la Katolika Eklezio kun Nazario de Milano[2], kaj la 14-an de oktobro de la Ortodoksa Eklezio kun Nazario, Gervasio kaj Protasio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. aŭ, laŭ Ambrozio de Milano, estis la infano de famulo de Cemenelum, gaŭlo-romia urbo en la provinco Alpes Maritimae, hodiaŭ Cimiez, urboparto de Nico
  2. Romia Martirologio, Festo de Sanktuloj Nazario kaj Celso 28 Julii: Mediolani natalis sanctorum Martyrum Nazarii, et Celsi pueri... (latine "En Milano, la naskiĝtago de la sanktaj martiroj Nazarius, kaj Celsus la knabo...")