Plantekologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumo de tropikaj plantoj en Diego Garcia.

Plantekologio estas subfako de ekologio kiu studas la distribuadon kaj abundon de plantoj, la efikoj de la mediaj faktoroj sur la abundo de plantoj kaj la interagado inter plantoj kaj aliaj organismoj.[1] Ties ekzemploj estas la distribuado de folifalaj moderklimataj arbaroj en Nordameriko, la efiko de la sekego aŭ de la inundoj super la survivado de plantoj kaj la konkurenco inter la plantoj de la dezerto por la akvo, aŭ la efiko de la gregaroj de brutobredado sur la kompono de la paŝtejoj.

O.W. Archibold havigas ĝeneralan rigardon al la ĉefaj tipoj de plantoj de la Tero.[2] Li agnoskas 11 ĉefajn tipojn de plantoj: nome tropikaj arbaroj, tropikaj savanoj, aridaj regionoj (dezertoj), mediteraneaj ekosistemoj, ekosistemoj de moderklimataj arbaroj, moderklimataj prerioj, arbaroj de koniferoj, tundro (kaj ĉepolusa kaj altmontara), teraj malsekejoj, ekosistemoj de nesala akvo kaj sistemoj marbordaj/maraj. Tiu amplekso de gamoj montras la kompleksecon de la plantekologio, ĉar ĝi inkludas plantojn el flosantaj unuĉelaj algoj ĝis grandaj arboj formantaj kanopeojn.

Grava trajto kiu difinas la plantojn estas la fotosintezo. Ĝi estas la procezo de kemia reago por krei glukozon kaj oksigenon, kiu estas esenca por la vivo de la plantoj.[3]​ Unu el la plej gravaj aspektoj de la plantekologio estas la rolo kiun ludis la plantoj en la kreado de la oksigenhava atmosfero de la Tero, okazaĵo kiu okazis antaŭ ĉirkaŭ 2 mil milionoj da jaroj. Oni povas dati tion pere de la stokado de formacioj el fero en bendoj, nome sedimentaj rokoj distingaj kun grandaj kvantoj de fera oksido. Samtempe, plantoj komencis forpreni karbondioksidon de la atmosfero, tiel komencante la procezon de kontrolo de la klimato de la Tero. Tendenco longdaŭra de la Tero estis pliigi la oksigenon kaj malpliigi la dioksidon de karbono, kaj multaj aliaj okazaĵoj en la historio de la Tero, kiel la unua ekapero de vivo en la Tero, probable estis ligitaj al tiu sekvenco de okazaĵoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 ​ Keddy, Paul A. (2007). Plants and Vegetation. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-86480-0.
  2. Archibold, O.W. (1995). Ecology of World Vegetation. London.: Chapman and Hall. pp. 510 p. ISBN 0-412-44290-6.
  3. Carroll & Salt (2004). Ecology for Gardeners. Timber Press, Inc. pp. Glossary, page 287. ISBN 0-88192-611-6.