Isabella Colbran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isabella Colbran
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1785 (1785-02-02)
en Madrido
Morto 7-an de oktobro 1845 (1845-10-07) (60-jaraĝa)
en Castenaso
Mortokialo malsano
Tombo Certosa di Bologna
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro Giovanni Colbran
Edz(in)o Gioachino Rossini
Okupo
Okupo operkantisto • komponisto
vdr
Isabella Colbran; portreto de Johann Baptist Reiter (c.1835)

Isabella COLBRAN (la 2-an de februaro 1784 en Madrido - la 7-an de oktobro 1845 en Castenaso) estis hispana operkantistino kaj komponistino, filino de la kortega muzikisto Gianni Colbran.

Ŝia drameca soprana voĉo de ampleksa gamo havigis al ŝi ekstreme sukcesan operkarieron.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi komencis siajn muzikajn studojn en la frua aĝo de ses jaroj kun la komponisto Francisco Pareja, la kastrato Carlo Martinelli kaj la fama kantisto kaj komponisto Girolamo Crescentini en Parizo kie ŝi debutis en 1801.

Sed sian karieron Isabella komencis en Bolonjo, daŭrigis ĝin en Milano, Venecio, Romo kaj Napolo, la tiama centro de la eŭropa muziko, kie ŝi estis dungita por la Teatro di San Carlo (1811). Dum preskaŭ jardeko en la frua 19-a jarcento Isabella Colbran estis konsiderita unu el la plej bonaj kantistinoj en Eŭropo kaj rikoltis ekstreme fervoran sekvantaron, precipe en Napolo, kie la reĝo rigardis ŝin kun alta estimo kaj admiro.

Ŝia voĉo estis sufiĉe aparta, laŭdita pro sia granda potenco kaj la unueco de siaj registroj; ĝi estis priskribita kiel ‘dolĉa’ kaj ‘mola’ kun riĉa meza registro. Ŝi havis la maloftan kapablon kanti rolojn de malsama tonamplekso (tessitura), de malalta mezosoprano ĝis alta soprana koloraturo. Ŝia voĉa registro intervalis de Sol 3 ĝis Mi 6. Pro tiu larĝa gamo de ne ofta kvalito, multaj fontoj nomas ŝian dramecan koloraturon kiel soprano sfogato.

Je la apogeo de ŝia kariero estis kiam Gioachino Rossini, ŝia estonta edzo, aŭdis ŝian pasian kanton. De tiam ili komencis proksiman muzikan kunlaboron, de kio naskiĝis la grandaj dramecaj operoj de Rossini verkitaj specife por ŝi kiel primadono. La komponisto kreis por ŝi la rolon de ‘Elisabetta, reĝino de Anglio’ (1815), Desdemona en Otello (1816), kaj multaj aliaj. La biblioteko de la Reĝa Konservatorio de Bruselo konservas cent okdek komponaĵojn de Rossini por Isabella Colbran, multaj el kiuj estas manuskriptoj.

La muziko de Rossini speciale komponita por ŝia voĉo sugestas perfektan majstradon de triloj, duontriloj, stakato, legato, suprenirantaj kaj descendantaj gamoj (skaloj), kaj saltoj de oktavoj. Rossini konsideris ŝin sia muzo kaj unu el la plej bonaj interpretistoj de sia laboro.

Kvankam ŝia famo ŝuldiĝis al sia profesio kiel kantisto, ŝi komponis kvar kolektojn de kantoj, ĉiu dediĉita al grava influa personeco: la Reĝino de Hispanio, la Imperiestrino de Rusio, la Princo de Beaumarchais, kaj unu el ŝiaj instruistoj, Crescentini.

Ŝi komponis italajn ariojn kaj kanzonetojn, precipe por voĉo, piano kaj harpo. Inter aliaj oni povas nomi: “Mi foriras, mi lasas vin adiaŭ” (Parto vi lascio addio)(1804) canzonetta por voĉo kaj harpo; “6 kanzonetoj, aŭ Italaj melodioj” (6 canzoncine, ou Petits airs italiens)(1805-1809), por voĉo, piano aŭ harpo, kiuj kunigas 18 pecojn en 3 kolektoj; “La nokto jam proksimiĝas” (Già la notte s’avvicina)(1824) kiu estas barkarolo -melodio de veneciaj gondolistoj- por voĉo kaj harpo.

Utiligante ŝian teatran kvaliton kiel gvidilon, ŝiaj komponaĵoj de klasikaj kantoj ofte inkludis dramecajn elementojn kiuj plibone pentris la tekston kaj ofertis nuancan kaj profundan senton de karaktero. Por emfazi, ŝi ofte aldonis ornamaĵojn kaj fermati por plifortigi ripetajn figurojn, kutime antaŭ la reveno de la komenca melodia deklaro.

Kvankam hodiaŭ ŝi estas memorita ĉefe kiel la amanto kaj pli posta edzino de Gioachino Rossini ŝi estis konsiderita la plej bona mezosoprano, kaj la kantistino kiu plej influis la evoluon de la tiama itala muzika melodramo.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 124 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • La Oxford Vortaro de Opero, de John Warrack kaj Ewan Okcidente (1992), 782 paĝoj,  
  • Virinaj Komponistoj: Heredaĵo de Kanto, p. 50, ed. Carol Kimball (2004), Hal Leonard.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]