Adolf von Harnack

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf von Harnack
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1851 (1851-05-07)
en Tartu
Morto 10-an de junio 1930 (1930-06-10) (79-jaraĝa)
en Heidelberg
Tombo Alter St.-Matthäus-Kirchhof Berlin
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Imperia universitato de Dorpat • Universitato de Lepsiko
Familio
Patro Theodosius Harnack
Patrino Marie Harnack
Frat(in)oj Carl Gustav Axel Harnack • Otto Harnack
Edz(in)o Amalie von Harnack
Infano Ernst von Harnack
Okupo
Okupo teologo • bibliotekisto • historiisto de kristanismo • universitata instruisto • verkisto • historiisto de religioj
vdr

Carl Gustav Adolf von HARNACK (denaske Harnack; 7a de Majo 1851 – 10a de Junio 1930) estis balt-germana luterana teologo kaj elstara historiisto pri eklezio. Li produktis multajn religiajn publikaĵojn el 1873 ĝis 1912 (en kiuj li foje estis literumita kiel Adolf Harnack). Li estis nobeligita (kun la aldono de von al sia nomo) en 1914.

Harnack sekvis la influon de la Helenisma filozofio sur prakristanaj skribaĵoj kaj alvokis kristanojn al demando pri la aŭtenteco de doktrinoj kiu stariĝis en la frua Kristana Eklezio. Li malakceptis la historiecon de la Evangelio laŭ Johano favore al la Sinoptikaj evangelioj, kritikis la Apostola Kredo, kaj promocis la Socian Evangelion.

En la 19-a jarcento, pli forta kritikaro floris en Germanio, establis histori-kritikan metodon kiel akademia normigo por interpretado de la Biblio kaj kompreno de la historia figuro de Jesuo. La laboro de Harnack estas parto de la reagon al la skolo de Tubingeno, kaj reprezentis revivigon de la tradicio.

Krom siaj teologikaj aktivecoj, Harnack estis distingita organizanto de sciencoj. Li ludis gravan rolon en la fondo de la Kaiser-Wilhelm-Societo kaj li estis ties unua prezidanto.