Giambattista Marino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giambattista Marino
Persona informo
Giambattista Marino
Naskiĝo 14-an de oktobro 1569 (1569-10-14)
en Napolo
Morto 25-an de marto 1625 (1625-03-25) (55-jaraĝa)
en Napolo
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando de Napolo vd
Profesio
Okupo poeto • verkistodramaturgo vd
Aktiva en NapoloRomoParizo vd
Aktiva dum 1590–1625 vd
Verkado
Verkoj L'Adone ❦
La strage degli innocenti vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giambattista MARINO (literumita ankaŭ Giovan Battista Marini, 18-a de Oktobro 1569, Napolo - 26-a de Marto 1625, Napolo) estis itala poeto, fondinto de la stilo nomita Marinismo, poste secentismo, karakterizita per ekstravaganca kaj troa uzado de konceptoj-, kiu hegemoniis en la itala poezio de la 17-a jarcento. Lia nocio pri poezio, bazita sur la troigo de la manierisma artefaritaĵaro, estas plenplena je antitezoj kaj je ampleksa gamo de vortoludoj, abunda je priskriboj kaj je sensisma muzikeco. Li atingis grandan sukceson siatempe, kompareble al tiu kiun atingis Petrarko antaŭ li.

Li estis tre imitita en Italio, Francio (kie estis idolo de la membroj de la skolo “précieux” kaj de la nomitaj “libertins”), Hispanio (kie ĉefa admiranto estis Lope de Vega) kaj aliaj katolikaj landoj kiel Portugalio kaj Pollando, same kiel ĉe Germanio. En Anglio li estis aprezita de John Milton kaj estis tradukita al angla fare de Richard Crashaw.

Li estis referencpunkto de la baroka poezio dum ĝi pintis. En la 18-a kaj 19-a jarcentoj li estis klasita tamen kiel fonto kaj ekzemplo de la “malbona baroka plaĉo”. Pro renaskigo en la 20-a jarcento de la intereso por similaj poeziaj proceduroj, lia verkaro denove reviviĝis: li estis atente legita de Benedetto Croce kaj Carlo Calcaterra, kaj havis multajn kaj gravajn fakulojn, kiel Giovanni Pozzi, Marziano Guglielminetti, Marzio Pieri kaj Alessandro Martini.

L'Adone (1623)

Li studis por esti advokato, sed Marino elektis ne plenumi tiun profesion kaj anstataŭe ege sukcesis per la poezio kiun li sukcesis publikigi spite la cenzuron. Lia plej grava verko, nome laboro de pli ol 20 jaroj, estas L'Adone (1623), longa poemo (pli ol 40 000 versoj) kiu rakontas, kun multaj devojiĝoj, la historio de la amo inter Venuso kaj Adoniso. Lia verkaro, laŭdita tra tuta Eŭropo, superis tiujn de liaj imitantoj, kiuj tiom troigis liajn komplikajn vortoludojn kaj prilaboritan altatonecon kaj metaforojn ke "marinismo" iĝis pejorativa termino.