László Palócz
Etoso
László Palócz | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de aprilo 1921 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de novembro 2003 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | operkantisto aktoro ![]() |
László Palócz [lAslO palOc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Palócz László estis hungara operkantisto, operetkantisto (baritono).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/17/Magyar_R%C3%A1di%C3%B3_St%C3%BAdi%C3%B3%2C_1967%2C_Barlay_Zsuzsa%2C_Pal%C3%B3cz_L%C3%A1szl%C3%B3%2C_Fortepan_146584.jpg/220px-Magyar_R%C3%A1di%C3%B3_St%C3%BAdi%C3%B3%2C_1967%2C_Barlay_Zsuzsa%2C_Pal%C3%B3cz_L%C3%A1szl%C3%B3%2C_Fortepan_146584.jpg)
László Palócz en Hungara Radio
László Palócz[1][2] naskiĝis la 27-an de aprilo 1921 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de novembro 2003 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
László Palócz studis en la nacia konservatorio en sia naskiĝurbo. Inter 1943-1947 li kantis en koruso de Budapeŝta Ŝtata Operejo, inter 1947-1949 li kantis operojn en la Nacia Teatro (Szeged), inter 1949-1955 en la Operetoteatro (Budapeŝto). Fine li revenis al al Operejo, kie li kantis ĝis 1976. Li ricevis premiojn inter 1964-2001, postmorte la titolon "eterna membro de la Operejo". Li edziĝis en 1951.
Lia repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Giacomo Puccini: Tosca — Scarpia
- Gioachino Rossini: Guillaume Tell — titolrolo
- Giuseppe Verdi:
- Simon Boccanegra — titolrolo
- Otelo (opero) — Jago
- Falstaff — titolrolo
- Richard Wagner: Lohengrin — Telramund
Lia televida rolo[redakti | redakti fonton]
- Szomszédok (serio, 1999) — Oszkár Sümeghy