Janusz A. Zajdel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janusz A. Zajdel
Persona informo
Janusz Zajdel
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1938 (1938-08-15)
en Varsovio
Morto 19-an de julio 1985 (1985-07-19) (46-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Tombo Varsovio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Subskribo Janusz A. Zajdel
Familio
Edz(in)o Jadwiga Zajdel vd
Profesio
Okupo verkisto • nuklea fizikisto vd
Laborkampo literaturo vd
Verkado
Verkoj Limes inferior ❦
Cała prawda o planecie Ksi ❦
Q9379808 ❦
Paradyzja vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Janusz Andrzej ZAJDEL [januŝ andĵej zajdel] (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1938 en Varsovio - mortis la 19-an de julio 1985 en Varsovio) - pola sciencfikcia verkisto.

Zajdel komencis torenton de sociologia sciencfikcio en Pollando. Li studis fizikon en Varsovia Universitato. Specialisto de fiziko de atomnukleo, aŭtoro de artikoloj, skriboj kaj libroj popularsciencaj. Li laboris en Centrala Laborejo de Radiologia Gardo, kie en komenco de 1980-a jaroj li kunfondis komisionon de NSZZ Solidarność.

Li debuis kiel sciencfikcia verkisto en ĵurnalo Młody Technik per novelo Tau Wieloryba ("Tau de Baleno"). Zajdel publikigis super kvindek novelojn. Liaj komencaj noveloj estis fidelaj al klasika konvencio de sciencfikcio - priskribis kontaktojn kun aliaj civilizacioj, kosmaj flugoj, stranga inventoj. Lia ĉefa atingo estis tamen serio de romanoj sociologiaj-politikaj. Zajdel prezentis en ili totalismajn, kontrolatajn sociojn.

Zajdel mortis en 1985 pro pulmkancero. Li postmorte ricevis Premion de Pola Fandomo "Sfinkso" por romano Paradyzja. En 1986 tiu ĉi premio nomiĝas per lia nomo (Premio Zajdel).

Verkoj de Zajdel estis tradukitaj en angla, belorusa, bulgara, ĉeĥa, esperanto (novelo Prognozja - "Prognozio"), finna, germana, hungara, rusa kaj slovena lingvo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Novelaroj[redakti | redakti fonton]

  • Jad mantezji ("Veneno de mantezja" - 1965)
  • Przejście przez lustro ("Trairo trans spegulo" - 1975)
  • Iluzyt (1976)
  • Feniks (1981)
  • Ogon diabła ("Vosto de diablo" - 1982)

Eldonitaj postmorte[redakti | redakti fonton]

  • Dokąd jedzie ten tramwaj ("Kien veturas tiu ĉi tramveturilo?" - 1988)
  • Wyższe racje ("Superaj motivoj" - 1988)
  • List pożegnalny ("Adiaŭa letero" - 1989)

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Lalande 21185 (1966)
  • Prawo do powrotu ("Rajto por reveno", 1975)
  • Cylinder van Troffa ("Cilindro de VAN TROFF", 1980)
  • Limes inferior (1982)
  • Wyjście z cienia ("Eliro de ombro", 1983)
  • Cała prawda o planecie Ksi ("Plena vero de planedo Ksi", 1983)
  • Paradyzja (1984).