Hormilla
Hormilla | |||
---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26323 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 441 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 28 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 26′ N, 2° 46′ U (mapo)42.437777777778-2.7741666666667Koordinatoj: 42° 26′ N, 2° 46′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 522 m [+] | ||
Areo | 16 km² (1 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hormilla [+] | |||
Hormilla [orMIlja] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en la okcidento de la regiono.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Tiu municipo estas ĉe la malsupra fluejo de la rivero Tuerto en la Supra Rioĥo. Tiu valo havas ebenan terenon kaj estas bordita de diversaj niveloj de teraso kiuj staras ekde la valo ĝis la monteto Salinillas (712 m).
Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo laŭ la nacia ŝoseo N-120 el Logronjo al Vigo kaj la samvoja aŭtoŝoseo A-12, laŭ kiu estas apuda Nájera iom sudoriente. Ĝi estas je 522 metroj super marnivelo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej fruaj dokumentaj mencioj datas de la 11-a jarcento. En tiu epoko la zono apartenis al la regno Navaro.
En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1950-aj jaroj oni malaltiĝis el 841 loĝantoj ĝis iom super 400 je kio stabiliĝis.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]La bazo de la ekonomio estas agrikulturo, kaj ĉefe vinproduktado (ses vinkeloj), sekvita de beto kaj terpomo, krom la fruktoĝardenoj. Estas ankaŭ malgrandaj industrio kaj komerco.
La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵo estas la preĝejo de Sankta Marteno ktp. Aparte menciindas la Botanika Ĝardeno de Rioĥo inter Hormilla kaj Azofra, ĉe la km 32 de la Nacia Ŝoseo N-120 (A12) inter Burgoso kaj Logronjo.