Alberite

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alberite
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26141
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 628  (2023) [+]
Loĝdenso 130 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 24′ N, 2° 26′ U (mapo)42.405833333333-2.4402777777778Koordinatoj: 42° 24′ N, 2° 26′ U (mapo) [+]
Alto 452 m [+]
Areo 20,24 km² (2 024 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alberite (Provinco Rioĥo)
Alberite (Provinco Rioĥo)
DEC
Alberite
Alberite
Situo de Alberite
Alberite (Hispanio)
Alberite (Hispanio)
DEC
Alberite
Alberite
Situo de Alberite

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alberite [+]
vdr

Alberite [albeRIte] estas urbo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo, je kies sudo kaj de Lardero kaj de Villamediana de Iregua kaj tial funkcianta iom kiel ĉeurbo kaj dormurbo.

La municipa teritorio de Alberite, en la nordo de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Alberite estas sur la valo de la rivero Iregua, je 7,3 km de la rioĥa ĉefurbo, Logronjo, al kies komarko ĝi apartenase; ĝi okupas etendon proksimume de 20 km² kaj ties altitudo super marnivelo estas de 449 metroj. Ĝi limas norde kaj oriente kun la municipo Villamediana de Iregua, okcidente kun Lardero, sudoriente kun Ribafrecha kaj sude kun Albelda de Iregua.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Marteno.
Interno de la preĝejo.

En la jaro 925 Sancho Garcés la 1-a, reĝo de Pamplono, kaj lia edzino Toda Aznárez donis la lokon al la monaĥejo de Albelda. Meze de la 11-a jarcento, la reĝino Estefanía, vidvino de la reĝo García de Nájera, donis la loĝlokojn Alberite, Lardero kaj Mucrones al sia filino Urraca.

Dum la regado de Alfonso la 6-a, El Cid faris ekspedicion kaj rabadis parton de Rioĥo kun Alberite kaj Logronjo, teritorioj kiuj apartenis al sia reĝo sed kiuj dependis rekte de García Ordóñez, persona malamiko de El Cid. La kroniko de tiu diras "Tunc autem viriliter debellando et Alberith, et Lucronium cepit". Ankaŭ Alfonso la 6-a aludis al tiu atako kiam subskribis la Foruon de Logronjo en 1095 asertante "Et ego Adefonso Rex confirmavi ista Cartula, quando ambulavi ad illo Comite García pernominato sucerrere in persona in Campo Ierumi in Alberit". Alberite formis parton de la regno Navaro ĝis 1127 kiam ĝi estis konkerita de la regno Kastilio. En la 16-a jarcento ĝi estis domaro de Logronjo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Alberite tute male, pro proksimeco al la provinca kaj regiona ĉefurbo kaj al la ĉefaj komunikvojoj oni plialtiĝis el ĝuste sub milo da loĝantoj ĝis nunaj 2 500.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo kaj turismo. Lastatempe ĝi funkcias kiel dormurbo de la provinca kaj regiona ĉefurbo. Vizitindaĵoj estas la preĝejo kaj palac-turo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]