Davi Kopenava Janomami

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Davi Kopenava Janomami
Persona informo
Naskiĝo 1956
en Amazonio
Etno JanomamojIndianoj vd
Lingvoj indiĝena lingvo de Amerikoportugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Profesio
Okupo ŝamanopolitikisto • mediprotektulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Davi Kopenava Janomami (ankaŭ literumata Davi Kobenawä Yanomamö kaj Davi Kopenawa Yanomami, naskiĝis la 18-an de februaro 1956) estas indiĝena ŝamano, mediprotekta aktivulo kaj portugallingva porparolisto de sia etno, la janomamoj, en la amazona pluvarbaro de Brazilo. En 2019 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.