Nuno Álvares Pereira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nuno Álvares Pereira
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1360 (1360-06-24)
en Cernache do Bonjardim
Morto 1-an de novembro 1431 (1431-11-01) (71-jaraĝa)
en Carmo Convent
Tombo Igreja do Santo Condestável vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Familio
Patro Álvaro Gonçalves Pereira vd
Patrino Iria Gonçalves de Carvalhal vd
Gefratoj Pedro Álvares Pereira vd
Infanoj Beatriz Pereira de Alvim vd
Profesio
Okupo militistopolitikisto • milita komandisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nuno Álvares PEREIRA, konata ankaŭ kiel Santo Condestável, formale Sankta Nuno de Santa Maria aŭ pli simple Nun'Álvares (Paço do Bonjardim aŭ Flor da Rosa, 24-a de junio 1360Lisbono, 1-a de novembro 1431]), estis portugala nobelo kaj generalo. Li ludis fundamentan rolon en la krizo de 1383-1385, kiam Portugalio eniris en interna milito inter partianoj de la Reĝlando Kastilio kaj defendantoj de la sendependeco, por kiuj baraktis Pereira. Nuno Álvares Pereira estis ankaŭ 2a Konestablo de Portugalio, 38a Mordomo-Mor do Reino, 7a grafo de Barcelos, 3a grafo de Ourém kaj 2a grafo de Arraiolos.

Kiel militisto, ofte komandis fortojn pli malmultnombrajn ol tiuj de la malamiko, tamen li venkis kaj precize en la fama Batalo de Alĵubaroto, kiu markis definitive la sendependecon de Portugalio. Lia komandostilo estis karaktera ĉefe per la kuraĝa ekzemplo, dum en la persona vivo per la religiema sinteno.

Luís de Camões aludis lin 14 fojojn en «Os Lusíadas». Pluraj omaĝoj estas statuoj kiel ekzemple ĉe la Arko de Rua Augusta, ĉe la Praça do Comércio, en Lisbono, alia en la kastelo de Ourém kaj alia surĉevala en la ekstero de la Monaĥejo de Batalha. Aliaj statuoj estas en lia naskareo: Cernache de Bonjardim kaj Flor da Rosa. Lia naskiĝtago estas feritago en Sertã.

Dekomence li estis entombigita en la Konvento do Carmo, en Lisbono. Pro parta detruo de la konvento, pro la Tertremo de Lisbono de 1755 (ankoraŭ videbla), la restaĵoj estis translokigitaj kaj aktuale ili kuŝas en la Preĝejo de Santo Condestável, en Lisbono, ekde la 14a de Aŭgusto 1951, 566a datreveno de la venko en la Batalo de Aljubarrota. Fine de lia vivo Nuno iĝis mistikulo, pro kio li estis beatigita de la papo Benedikto la 15-a, en 1918, kaj kanonigita kiel katolika sanktulo fare de la papo Benedikto la 16-a en 2009.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fernão Lopes. Crónica de el-rei D. João I
  • CARDOSO, Elias (1958), A Bibliografia Condestabriana, Roma
  • MARTINS, J. P. Oliveira (1893), A Vida de Nun'Alvares, Lisboa
  • CORDEIRO, Valério Aleixo (1921). Vida do Beato Nuno Alvarez Pereira, 2a eldono. Lisboa: Livraria Catholica