Jacques Boucher de Perthes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacques Boucher de Perthes
Persona informo
Naskonomo Jacques Boucher de Crèvecœur de Perthes
Naskiĝo 10-an de septembro 1788 (1788-09-10)
en Perthes
Morto 5-an de aŭgusto 1868 (1868-08-05) (79-jaraĝa)
en Abbeville
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Jules Armand Guillaume Boucher de Crèvecoeur
Okupo
Okupo antropologo • arkeologo • prahistoriisto • arthistoriisto
vdr

Jacques BOUCHER de Crèvecœur de Perthes (franclingva prononco: ​[ʒak buʃe d(ə) kʁɛvkœʁ də pɛʁt]; 10a de Septembro 1788 – 5a de Aŭgusto 1868), foje referencata kiel Boucher de Perthes), estis franca arkeologo kaj antikvaĵisto fama pro sia malkovro, ĉirkaŭ 1830, de ŝtoniloj en la gruzejoj de la valo de Somme.

Li dediĉis sian libertempon al la studo de tio kio estis poste nomita Ŝtonepoko kaj li mem nomis antaŭdiluva homo. Ĉirkaŭ la jaro 1830 li estis trovinta, en la gruzejoj de Somme, ŝtonilojn kiuj en sia opinio montris pruvojn de homfarado; sed nur multajn jarojn poste li publikigis la gravan malkovron de laborita komplemento de ŝtonilo kun restaĵoj de elefanto kaj rinocero en la gruzejoj de Menchecourt. Tio okazis en 1846.

En 1847 li ekverkis sian monumentan trivoluman verkon, Antiquités celtiques et antédiluviennes, en kiu li estis la unua kiu establis la ekzistadon de homoj en Pleistoceno aŭ frua Kvaternaro. Liaj atingoj trafis malmultan aprobon, parte ĉar li jam antaŭe estis proponinta teoriojn pri la antikveco de homo sen faktoj kiuj subtenu ilin, parte ĉar la figuroj en lia libro estis malbone faritaj kaj inkludis desegnojn de ŝtoniloj kiuj ne montris klaran signon de homfarado.

Publikigitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1830: Romances, Légendes et Ballades
  • 1832: Novels
  • Chants Armoricains ou Souvenirs de Basse-Bretagne (Armorikaj kantoj, aŭ, Suveniroj de Malsupra Bretonio)
  • Opinions de M Christophe, I. Sur la Liberté du Commerce. (Pri libera komerco)
  • Opinions de M Christophe, II. Voyage Commercial et Philosophique. (Komerca kaj filozofa vojaĝo)
  • Opinions de M Christophe, III. M. Christophe à la Préfecture. (M. Christophe ĉe Préfecture)
  • Opinions de M Christophe, IV. Le Dernier Jour d'un Homme. (La lasta tago de homo)
  • 1833: Satires, Contes et Chansonettes (Satiroj, rakontoj kaj kantetoj)
  • 1835: Petit Glossaire, Esquisses de Moeurs Administratives. (Vortareto, Ekzemploj de burokrataj kutimoj)
  • 1841; 5 vols.: De La Création, Essai sur L'Origine et la Progression des Êtres (Pri kreado, Eseo pri la origino kaj disvolviĝo de estaĵoj)
  • 1848: Petites Solutions des Grands Mots (Solvetoj al Vortegoj).
  • 1847, 1857, 1864; 3 vols.: Antiquités Celtiques et Antédiluviennes (Keltaj kaj antaŭdiluvaj antikvaĵoj).
  • 1850-1851; 4 vols.: Hommes et Choses (Homoj kaj aferoj).
  • 1852: Sujets Dramatiques (Dramaj subjektoj).
  • 1852: Emma ou Quelques Lettres du Femme (Emma, aŭ kelkaj leteroj el virino).
  • 1855; 2 vols.: Voyage a Constantinople. (Vojaĝo al Konstantinopolo)
  • Voyage en Danemarck, en Suède, etc. (Vojaĝo al Danio, Svedi ktp.).
  • 1859: Voyage en Espagne et en Algérie. (Vojaĝo al Hispanio kaj Alĝerio).
  • 1859: Voyage en Russe, en Lithuanie, en Pologne. (Vojaĝo al Rusio, Litovio kaj Pollando).