Boris Godunov (dramo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Борис Годунов
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Aleksandr Puŝkin
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1831
Ĝenro teatraĵo
vdr
Boris Godunov kaj lia filo en pentraĵo de N. Nekrasov montranta scenon el la teatraĵo.

Boris Godunov (ruse Борис Годунов, Borís Godunóv; varianta titolo: Драматическая повесть, Комедия o настоящей беде Московскому государству, o царе Борисе и о Гришке Отрепьеве, Drama rakonto, Komedio de la sufero de la Muskova Ŝtato, de la caro Boris, kaj de Griŝka Otrepjev) estas dramo de Aleksandr Puŝkin.

Aleksandr Puŝkin de Orest Kiprenskij.

Ĝi estis verkita en 1825, publikigita en 1831, sed ne aprobita por ludado fare de la cenzuro ĝis 1866. Ties temo estas la rusa reganto Boris Godunov, kiu regis kiel caro el 1598 ĝis 1605. Ĝi konsistas el 25 scenoj kaj estas verkita ĉefe en blanka verso.

La verko rakontas la regadon de la caro Boris, kiu surtroniĝas post murdo de heredonta princo. Poste en monaĥejo du monaĥoj parolas, kaj la plej juna fuĝas al Pollando por ŝajnigi sin la murdita heredinto. Li sukcesas reveni al Moskvo, venkas la rusojn kaj iĝas caro post la subita morto de Boris.

La samnoma opero de Modest Musorgskij nome Boris Godunov (1874), estis bazita sur tiu teatraĵo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]