Bueña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bueña
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44394
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 54  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 43′ N, 1° 16′ U (mapo)40.7084872-1.2672328Koordinatoj: 40° 43′ N, 1° 16′ U (mapo) [+]
Alto 1 213 m [+]
Areo 40,746423 km² ( 407 4.6 423 ha) [+]
Bueña (Provinco Teruelo)
Bueña (Provinco Teruelo)
DEC
Bueña
Bueña
Situo de Bueña
Bueña (Hispanio)
Bueña (Hispanio)
DEC
Bueña
Bueña
Situo de Bueña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bueña [+]
vdr

Bueña [BŬEnja] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudo de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Zaragozo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 61 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Monreal del Campo kaj la komunika akso de Calamocha al Teruelo (nordokcidente) kaj Argente (sudoriente). La urba kerno estas sur 1213 msm, pro kio estas malvarma klimato. Ĝi estas en montara Iberia Sistemo en areo kie ekfluas diversaj rojoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. Ĝi sendependiĝis el Daroca en 1248. En 1363 la kastelo, nepra en landlima zono, suferis atakon fare de kastilianoj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Bueña kie oni malaltiĝis el pli ol 400 loĝantoj en 1930 ĝis nunaj nur 52 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun mudeĥaraj turo kaj elementoj, ermitejo, kastelo, urbodomo, Muzeo de Reciklado (skulptaĵoj de onĉjo Cesario) kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj kiel montaro Lidón, montopasejo Argente, kuŝejoj de iknitoj kaj arkeologiaj kuŝejoj​ ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]