Mazaleón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mazaleón
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44621
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 487  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 3′ N, 0° 6′ O (mapo)41.04976170.10416380000001Koordinatoj: 41° 3′ N, 0° 6′ O (mapo) [+]
Alto 359 m [+]
Areo 86,249085 km² ( 862 4.9 085 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mazaleón (Provinco Teruelo)
Mazaleón (Provinco Teruelo)
DEC
Mazaleón
Mazaleón
Situo de Mazaleón
Mazaleón (Hispanio)
Mazaleón (Hispanio)
DEC
Mazaleón
Mazaleón
Situo de Mazaleón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mazaleón [+]
vdr

Mazaleón [mazaleON] (Massalió en kataluna) estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordokcidento de la nordorienta komarko Matarraña, kies administracia ĉefurbo estas Valderrobres. La loknomo Mazaleón devenas de la araba منزل الاعين MANZIL AL-A‘AYUN, tradukebla kiel: "gastejo de la fontoj".[1]​ Tamen la popola etimologio konsideris ĝin kiel kunmetaĵo de "maza" (maleo) kaj "león" (leono); tiukadre la municipa blazono montras leonon kun maleo, ĉu serioze ĉu humure.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Fasado de la preĝejo.
Urbodomo.

Ĝi estas je 179 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 359 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko; ĝi komunikas laŭ la regiona ŝoseo A-1412 kun apuda Maella norde Valdeltormo sude; krome sudoriente estas Calaceite, loko tre vizitata de artistoj. La loko estas ĉe la Iberia Sistemo.

La loko apartenas al la nomita Aragona Strio, kaj en la municipo la loka parolmaniero estas inter la variaĵoj klasitaj kiel dialektoj de la kataluna. Krome, la tuta loĝantaro regas kaj povas uzi la kastilian.

Historio[redakti | redakti fonton]

Aperis proksime restaĵoj de setlejo eble antaŭ de iberoj. De la araba epoko restas la loknomo el arabaj vortoj.

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento. Prospero okazis inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj kiam oni konstruis plej multe. La urbodomo estis konstruita en la 18-a jarcento.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Mazaleón kie oni malaltiĝis el 1 653 loĝantoj en 1930 ĝis nunaj 503 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, la urbodomo, arkeologia kuŝejo kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Giménez Resano, Gaudioso (1991). «Toponimia árabe de Aragón». I curso sobre lengua y literatura en Aragón (Edad Media).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]