Monreal de Ariza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monreal de Ariza
setlejo • municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50291
Demografio
Loĝantaro 175  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 17′ N, 2° 6′ U (mapo)41.2909408-2.1051064Koordinatoj: 41° 17′ N, 2° 6′ U (mapo) [+]
Alto 771 m [+]
Areo 62,060129 km² ( 620 6.0 129 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Monreal de Ariza (Provinco Zaragozo)
Monreal de Ariza (Provinco Zaragozo)
DEC
Monreal de Ariza
Monreal de Ariza
Situo de Monreal de Ariza
Monreal de Ariza (Hispanio)
Monreal de Ariza (Hispanio)
DEC
Monreal de Ariza
Monreal de Ariza
Situo de Monreal de Ariza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monreal de Ariza [+]
vdr

Monreal de Ariza [monreAL deaRIza] estas municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La municipa teritorio enhavas submunicipon Granja de San Pedro (Bieno de Sankta Petro), je ĉirkaŭ 4 km de Monreal.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Monreal de Ariza estas municipa teritorio en la okcidento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas okcidente de Ariza.

La loĝloko Monreal de Ariza mem estas je 131 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 771 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la limo kun la provinco Sorio. Ĝi estas norde de Torrehermosa kaj inter Ariza oriente kaj Santa María de Huerta sudokcidente laŭ la aŭtoŝoseo A-2 laŭ la fluejo de la rivero Jalón. Monreal estas la unua loĝloko de Aragono ĉe la aŭtoŝoseo A-2 kiu venas el Madrido.

Nordokcidente: Monteagudo de las Vicarías Norde: Pozuel de Ariza Nodoriente: Ariza
Okcidente: Santa María de Huerta Oriente: Ariza
Sudokcidente: Torrehermosa Sude: Alconchel de Ariza Sudoriente: Cabolafuente

Historio[redakti | redakti fonton]

Panoramo.

Ĉefa restaĵo de keltiber-romia epoko estas la ruinoj kaj arkeologia kuŝejo de Arkobriga, sur la dekstra bordo de la rivero Jalón je ĉirkaŭ 2 km okcidente de la municipo, nome ĉe Cerro Villar. Oni konservas muregon en parto ĝis 3 m dikan, tri terasojn, straton nord-sude, tri domblokojn, kaj publikajn konstruaĵojn kiel termoj, cisternoj, pretorejo kaj templo.

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento fare de Alfonso la 1-a. Ĝia kastelo estis fondita de tiu reĝo en 1128, kaj en la mezepoka dokumentaro ĝi aperas kiel «Mont Real aldea Farizie». La fondo de tiu setlejo rilatis al la neceso krei defendejon kiu bremsu la avancon de Alfonso la 7-a de Kastilio. Tial ekde sia reloĝado Monreal de Ariza estis la plej okcidenta punkto kiun dominis Alfonso la 1-a en la baseno de Jalón. Oni komisiis ĝin al Gastono la 4-a de Bearne el Majo ĝis Decembro 1128, kaj al Lope Garcés de Urid en Januaro 1135.

La kastelo.

Dum la Milito de la du Petroj, ĝi estis portempe okupita de kastilianoj en 1362, kaj en 1381 estis vendita de Petro la 4-a al Guillén de Palafox, kun Ariza kaj ĝiaj domaroj. En 1429 la loko estis denove kaptita de kastilianoj, kiuj okupis ĝin ĝis 1436. Post ties rekupero ĝi revenis al la familio Palafox, kiu havis ĝin ĝis la 17-a jarcento.​

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Monreal de Ariza kie oni malaltiĝis el 996 loĝantoj en 1940 ĝis nunaj 193 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, Daroko, Calatayud kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la romanika preĝejo Asunción (nun ne funkcianta), la kastelo, kaj naturaj lokoj ĉefe en la montaroj kaj ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]