Béla Rerrich (pli juna)
Béla Rerrich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de novembro 1917 en Budapeŝto |
Morto | 24-an de junio 2005 (87-jaraĝa) en Saltsjöbaden, Svedio |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Béla Rerrich |
Okupo | |
Okupo | skermanto • sporta trejnisto |
Béla Rerrich [reriĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rerrich Béla estis hungara skermisto (spadisto, malofte rapiristo), trifoja olimpiano, sveda trejnisto. Lia samnoma patro estis Béla Rerrich.
Béla Rerrich[1] naskiĝis la 26-an de novembro 1917 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de junio 2005 en en:Saltsjöbaden.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Béla Rerrich maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo en 1935, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1940 kaj li doktoriĝis post 2 jaroj. Inter 1942-1944 li estis oficisto en ministerio pri religio kaj eduko, depost la 2-a mondmilito li laboris en Hungaraj Ŝtatfervojoj. Deost la Hungara revolucio de 1956 li ne venis hejmen el la Olimpiko kaj vivis plu en Svedio, kie li estis trejnisto. Li ricevis 3 svedajn kaj hungaran premiojn inter 1994-1999.
Sporta kariero[redakti | redakti fonton]
Li skermis en sportkluboj en sia naskiĝurbo inter 1936–1956, dum li estis membro de la nacia skerma teamo inter 1937–1956 47-foje. Li estis hungara ĉampiono 12-foje plej ofte teame inter 1939-1956. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1948, Somera Olimpiko 1952 kaj Somera Olimpiko 1956 kun sola arĝenta medalo teame en 1956. Depost 1956 li estis trejnisto en Stokholmo.
Liaj trejnitoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
Liaj libroj[redakti | redakti fonton]
- Tőr- és párbajtőrvívás kompilo kun Béla Bay kaj Endre Tilli, 1953
- A kardvívás (kun Endre Tilli, 1954)
- A magyar vívás kézikönyve (kun Endre Tilli, 1954)