Illueca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Illueca
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50250
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 711  (2023) [+]
Loĝdenso 109 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 32′ N, 1° 38′ U (mapo)41.5380292-1.6283634Koordinatoj: 41° 32′ N, 1° 38′ U (mapo) [+]
Alto 599 m [+]
Areo 24,859709 km² ( 248 5.9 709 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Illueca (Provinco Zaragozo)
Illueca (Provinco Zaragozo)
DEC
Illueca
Illueca
Situo de Illueca
Illueca (Hispanio)
Illueca (Hispanio)
DEC
Illueca
Illueca
Situo de Illueca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Illueca [+]
vdr

Illueca [iLJŬEka] estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Aranda kies ĉefurbo estas Illueca, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kastel-Palaco.
Preĝejo.

Illueca estas municipa teritorio en la sudoriento de la komarko Aranda, kie ĝi estas sude de Tierga, oriente de Gotor, okcidente de Brea de Aragón kaj de Mesones de Isuela kaj norde de Sestrica.

La loĝloko Illueca mem estas je 89 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 39 km de Calatayud, sur 576 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Aranda ĉe la montaroj Virgen kaj Camamila. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1503 laŭ kiu ĝi estas Gotor nordokcidente kaj Brea de Aragón sudoriente. La plej proksima loĝloko estas Gotor.

Historio[redakti | redakti fonton]

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. La loĝantaro estis ĉefe de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj. Krome estis ankaŭ juda komunumo. Illicata kaj poste Illoca estas la literumadoj laŭ kiuj Illueca aperas menciita en mezepokaj dokumentoj. En la 12-a jarĉento Pedro Taresa, senjoro de Borja, posedis la kastelon kaj la lokon. En la sekva jarcento Illueca formis, kun Gotor, baronecon donitan de Jakobo la 1-a al la filo de la lasta maŭra reĝo de Majorko, kiu konvertiĝis. Tiukadre, la baroneco aliĝis al tiu familio ekde 1250 ĝis 1343, scepte pro mallonga interrompo dum la regado de Petro la 3-a.

Ekde mezo de la 14-a jarcento ĝis la dua duono de la 17-a jarcento, la kastelo estis regita de la stirpo de la familio Luna, kiu okupis gravajn postenojn kaj partoprenis en nombraj bataloj kontraŭ islamanoj; post la venko en la batalo de Luna, la reĝo Sancho Ramírez donis la senjorlandon. La dua filo de la paro de María Pérez de Gotor kaj Juan Martínez de Luna estis don Pedro de Luna y Gotor, estonta Benedikto la 13-a. Li mortis en Peñíscola en 1424 kaj liaj restaĵoj revenis al Illueca, naskoloko. Laŭtradicie ili estis ĵetitaj al la rivero Aranda dum la Milito de Hispana Sukcedo; kaj oni rekuperis nur la kranion, kiu estis poste koservita en la kapelo de la palaco de la Grafoj de Argillo en Saviñán. Sed Aprilo 2000 la kranio de la Papo Luna estis ŝtelita de la forlasita palaco; post ties rekupero, oni faris studon por certigi ties identecon.

En la sekvaj jarcentoj regis la lokon nobelaj gravuloj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed ne tiom en Illueca kie oni plialtiĝis ĝis ĉirkaŭ la 3 000 loĝantoj ĝis la 21-a jarcento kiam oni iomete malaltiĝis ĝis nunaj 2 778 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj), ŝuindustrio kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado); tekstila industrio konvertiĝis en ŝu-industrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas la preĝejo de Sankta Johano, Kastel-Palaco de Luna, ermitejo, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]