Pierre Georges
Aspekto
| Pierre Georges | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 21-an de januaro 1919 en Parizo |
| Morto | 27-an de decembro 1944 (25-jaraĝa) en Habsheim |
| Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 97 Monument à la Brigade Fabien (en) |
| Lingvoj | franca |
| Ŝtataneco | Francio |
| Memorigilo | |
| Familio | |
| Patro | Félix Georges |
| Frat(in)o | Daniel Georges (en) |
| Okupo | |
| Okupo | membro de Franca rezistado |
Pierre Georges, konata kiel Kolonelo Fabien, (naskiĝis la 21-an de januaro 1919 en Parizo, mortis la 27-an de decembro 1944 en Habsheim) estis franca komunista aktivisto kaj rezistanto, mortinta dum milita operaco en Alzaco. Li estis deklarita mortinta por Francio[1].
Pierre Georges estas fama pro tio, ke li estis, dum la okupacio de Francio fare de la germanoj, aŭtoro de la unua atako kontraŭ germana soldato: la murdo de la mararmea kadeto Alfons Moser, la 21-an de aŭgusto 1941, en stacio Barbès - Rochechouart de la Metroo de Parizo. Li ankaŭ milite estris la Parizan insurekcion en aŭgusto 1944.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Pierre Félix Georges alias Fabien. memoiredeshommes.sga.defense.gouv.fr. Alirita 29 januaro 2018 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]

