Roberto el Reims

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roberto el Reims
Persona informo
Robert le Moine
Naskiĝo ĉirkaŭ 1055
en Reims
Morto 23-an de aŭgusto 1122 (1122-08-23)
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco FrancioNederlandoBelgio vd
Profesio
Okupo historiistoverkistomonaĥo • pastro • kronikisto vd
Laborkampo Krucmilitoj • chronicle writing • historio vd
Aktiva en MarmoutierReims vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Roberto el Reims (latine Robertus Remensis, france Robert le Moine; naskiĝis ĉirkaŭ 1055, mortis la 23-an de aŭgusto 1122) estis franca kleriko benediktana, abato kaj kronikisto.

preĝejo de Senuc kie Roberto prioris

Vivo[redakti | redakti fonton]

Robero abatis ĉe Abatejo Sankta Remiĝo apud Reims. Elpostenigonte lin ĉefepiskopo Manase la 2-a (Reims) faris apelacion ĉe papo Urbano la 2-a. La supera pontifiko juĝis en 1097 en favoro de Roberto. Poste Roberto iĝis prioro en Senuc (departemento Ardennes) kie li devis abdiki laŭ ordono de papo Kaliksto la 2-a.

Kelkajn jarojn post la kontentiga fino de la Unua krucmilito oni mendis ĉe li kompletigon de la verko Gesta Francorum. Ĉar tie, pri la voko de papo Urbano la 2-a eksoldati, legeblis tro malmulto. Dua kialo estis tro malbona lingva stilo. Roberto verkis Historia Hierosolymitana en 1106/07 ankaŭ kun la intenco apogi la klopodojn de la reĝa kortego de Franclando prepari novan krucmiliton.[1] La verko iĝis ĉefa fonto por enhave simila epopeo en ne tute 5000 heksametroj de Metellus el Tegernsee.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carol Sweetenham (eld.): Robert the Monk's History of the First Crusade. Ashgate, Aldershot 2005 (=Crusade Texts in Translation, 11), p. 1-71

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Max Manitius, Iwan von Müller, Paul Joachim Georg Lehmann: Geschichte der lateinischen Literatur des Mittelalters. C.H.Beck, München 1973, ISBN 3406014046, p. 424–426.
  • Kristin Skottki: "Was gibt es Größeres als die Reise nach Jerusalem?". Die lateinisch-christliche Geschichtsschreibung des Mittelalters am Beispiel der Kreuzzugschronik des Robert von Reims. Ĉe: Stephan Conermann (eld.): Wozu Geschichte? Historisches Denken in vormodernen historiographischen Texten: ein transkultureller Vergleich. ebv, EB-Verlag 2017 (=Bonner Asienstudien; 18), ISBN 978-3-86893-262-1, p. 67–110.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]