Preĝŝnuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simpla nigra ortodoksa preĝŝnuro sen kvasto.

Preĝŝnuro estas maŝo farita el kompleksaj teksitaj nodoj formitaj en krucforma skemo, kutime el lanosilko. Preĝŝnuroj estas parto de la praktiko de Ortodoksaj gemonaĥoj[1] kaj estas utiligitaj de gemonaĥoj (kaj foje de aliaj) por kalkuli la nombron de fojoj en kiuj oni preĝis la Preĝon de Jesuo aŭ, foje, aliaj preĝoj. La tipa preĝŝnuro havas tridek tri nodojn, reprezentanta la 33 jarojn de la vivo de Kristo.[2][3] Inter la Orienta Ortodokseco, ĝi estas uzita en la kopta, etiopa kaj eritrea ortodoksaj eklezioj, kie ĝi estas konata per ties kopta aŭ geeza nomo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Orienta ortodoksa preĝŝnuro kun 50 nodoj kaj 5 lignaj bidoj.

Historie, la preĝŝnuro kutime havis 100 nodojn, kvankam iuj havas 150, 64, 60, 50, 41, aŭ plejofte 33 nodojn uzataj ĉitempe. Eĉ estas malgrandaj, 10-nodaj preĝŝnuroj kiujn fingre oni celas ĉirkaŭhavi. Ermitoj enĉele fojfoje havas preĝŝnurojn kun tiom kiom 300 aŭ 500 nodoj ene.

Ece, nodoj de preĝŝnuroj estas nodoj »diamantaj« (angle) aŭ »de fajfilo subboatestra« (france) (numeroj #787 aŭ #2474 de La Aŝleja Libro de Nodoj).

Estas nodita kristana kruco kie la preĝŝnuro estas rekunigita por formi buklon, kaj kelkaj preĝbidoj laŭ kelkaj preteroj inter la nodoj (kutime ekde 10 ĝis 25 nodoj) por faciligo kalkuli. Plilongaj preĝŝnuroj ofte havas pendaĵon fine de la kruco; ĝi poras larmsekigon el elkoraj pentofaroj pekaj.[4] La pendaĵon ankaŭ primontras la gloron de la Regno de Dio, kien oni povus eniri nur per la kruco. Aldone, la pendaĵo montrus heredatan tradicion de preĝo. La simbolo de pendaĵoj estus tradicio devenanta de la komandoj el Malnova Testamento al judoj por surhavi pendaĵojn sur siaj vestaĵoj por rememori la ricevitajn leĝojn.[5]

La preĝŝnuro estas kutime farata el lano, simbolante la ŝafidon de Kristo;[4] kvankam moderne ankaŭ el aliaj materialoj. La tradicia koloro estas nigra (simbolante funebron pro pekoj),[4] kun ĉu niĝraj ĉu koloraj bidoj. La bidoj (se koloraj) kaj almenaŭ parto de la pendaĵoj estas tradicie ruĝaj, simbolante sangojn Kristan kaj martiran. En freŝaj tempoj, tamen, preĝŝnuroj estas pli intermalsamaj kolore.

Serbe, la 33-nodan surhavas maldekstremane, kaj kiam preĝante, tenas per dikfingro kaj montrofingro.

Inter la orientaj ortodoksistoj, la preĝŝnuro enhavas 100, 64 aŭ 41 nodojn kaj ĉefe poras rediron de kanto Kyrie Eleison (Sinjoro, korfavoru) same kiel aliajn kiel Magnificat aŭ preĝo de sinjoro. Pri la du lastaj nombroj, la lasta montrus skurĝkiomon jesuan (39 laŭjude) per lanco kaj korna krono, kaj antaŭlasta montrus la lastan aĝon de Mario.

Portado[redakti | redakti fonton]

Inter la ortodoksaj kredantoj de balkanaj landoj, malgrandaj 33-nodaj preĝŝnuroj estas ofte portitaj ĉirkaŭ la pojno. Estas ankaŭ ofte, kvankam iom malpli, porti la pli grandan 100-nodan ĉirkaŭ la kolo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la preĝŝnuro reiras al la devenoj de la kristana monaĥismo mem. La invento de la preĝŝnuro estas atribuita al Pakomjo la Granda en la kvara jarcento kiel helpo por nelegosciaj monaĥoj plenumi konsekvencan nombron de preĝoj kaj adorkliniĝoj en iliaj ĉeloj. Antaŭe, monaĥoj kalkulis siajn preĝojn ĵetante ŝtonetojn en bovlon, sed tio ĉi estis maloportuna kaj ne povis esti facile farita ekster la ĉelo. La uzado de la ŝnuro ebligis preĝi al Jesuo preĝon senĉese, ĉu en la ĉelo aŭ ekstere, akorde kun la ordono de Paŭlo la Apostolo "Preĝi senĉese" (1 Tesalonikanoj 5:17).

Oni diras, ke la metodo ligi la preĝŝnuron havis siajn devenojn de la patro de ortodoksa monaĥismo, Antonio la Granda. Li komencis ligante ledan ŝnuron per simpla nodo por ĉiu fojo kiam li preĝis Kyrie Eleison ("Sinjoro Kompatu"), sed la Diablo venis kaj malligis la nodojn por fuŝi lian kalkuladon. Li tiam elpensis manieron—inspiritan de vizio kiun li havis de la Dipatrino—ligi la nodojn por ke la nodoj mem konstante faru la signon de la kruco. Tio ĉi estas kial preĝaj ŝnuroj hodiaŭ estas ankoraŭ ligitaj uzante nodojn, ĉiu el kiuj enhavas sep malgrandajn krucojn ligitaj ree kaj ree. La Diablo ne povis malligi ĝin ĉar la Diablo estas venkita de la Signo de la Kruco.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. N.F. Robinson [1] isbn=0-404-05375-0
  2. Using a Prayer Rope in Prayer. Alirita 2022-11-30. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-11-30. Alirita 2022-12-29.
  3. Lepavina Monaĥejo, Duhovni razgovor o.Gavrila sa bratom Mladenom (en serba)
  4. 4,0 4,1 4,2 vidu. Comboschini (The Prayer Rope) Meditations of a Monk of the Holy Mountain Athos angle
  5. cf.
  6. Kimberly [2] isbn=978-0819222763

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]