Sesdek ok (libro)
Sesdek ok | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Sten Johansson | |
Eldonjaro | 2021 | |
Urbo | Novjorko | |
Eldoninto | Mondial | |
Sesdek ok estas romano, verkita de la sveda verkisto Sten Johansson kaj eldonita de Mondial en Novjorko en 2021.
Tra la okuloj de juna sveda esperantisto studanta la francan literaturon en Parizo, la aŭtoro prezentas la tiutempan socian situacion en Francio. Li intermiksas siajn priskribojn kun aferoj de interhomaj rilatoj, de amo kaj amoro, kiujn li lerte uzas por ilustri diversajn politikajn movadojn kaj individuajn konvinkiĝojn.
La jaro 1968 estis grava okazo, kiam populariĝis novaj ideoj kontraŭaj al tiuj de la “reganta klaso”. La ĉefrolulo de la romano estas esperantisto, sed ĝia plej interesa aspekto estas la priskribo de la etoso de tiu jaro sesdek ok.
La premio Laŭro de la Akademio por 2022 estis aljuĝita al la verkisto por tiu ĉi verko. [1]
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ uea.facila Premio por libro de Sten Johansson la 31-an de decembro 2022.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Sesdek ok, Mondial, Novjorko, 2021, ISBN 9781595694126
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience