Perry Como

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perry Como
Persona informo
Perry Como
Naskonomo Pierino Ronald Como
Naskiĝo 18-an de majo 1912 (1912-05-18)
en Canonsburg, Pensilvanio
Morto 12-an de majo 2001 (2001-05-12) (88-jaraĝa)
en Jupiter Inlet Colony, Florido
Mortis per Alzheimer-malsano vd
Tombo Florido vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Subskribo Perry Como
Profesio
Okupo kantisto • ĵazmuzikisto • radio-prezentisto • televida personaĵo • aktoro • diskografa artisto vd
Aktiva dum 1932–1998 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierino Ronald "Perry" COMO (anglalingva prononco/ˈkoʊmoʊ/; 18a de Majo, 1912 – 12a de Majo, 2001) estis ital-usona kantisto, aktoro kaj televida gravulo. Dum kariero de pli ol duono de jarcento, li registris ekskluzive por RCA Victor dum 44 jaroj, post subskribi kun la firmao en 1943.[1]

Li registris ĉefe voĉan pop-muzikon kaj famis pro registraĵoj en intima afabla ĝenro en kiu pioniris stelulo Bing Crosby.[2]

"Mr. C.", kiel li estis alinomita, vendis milionojn de diskoj kaj pioniris en ĉiusemajna muzik-varietea televidprogramo. Liaj ĉiusemajnaj televidaperoj kaj sezonaj specialaĵoj estis elsenditaj tra la tuta mondo. En la oficiala memoraĵo de la gazeto Billboard de RCA Records, lia vivo estis resumita en tiuj malmultaj vortoj: "50 jaroj de muziko kaj vivo bone vivita. Jen ekzemplo por ĉiuj."[3]

Como ricevis multajn premiojn kiel Emmy, Christopher, Peabody kun sia maiko Jackie Gleason en 1956, Kennedy Center Honor en 1987 kaj estis enmetita en diversaj "Hall of Fame".

Kelkaj fruaj albumoj[redakti | redakti fonton]

Perry Como en la centro inter Bing Crosby kaj Arthur Godfrey en 1950.
  • 1955, So Smooth
  • 1956, Relaxing with Perry Como
  • 1956, Perry Como Sings Hits from Broadway Shows
  • 1956, A Sentimental Date with Perry Como
  • 1956, I Believe
  • 1956, Perry Como Sings Merry Christmas Music
  • 1957, We Get Letters
  • 1958, Saturday Night with Mr. C
  • 1958, When You Come to the End of the Day
  • 1958, Como's Golden Records
  • 1959, Como Swings
  • 1959, Season's Greetings from Perry Como

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Special Perry Como RCA Victor 10th Anniversary section". Billboard. 4a de Julio, 1953. pp. 18–24. Alirita la 4an de Aprilo, 2010.
  2. Gibbens Gary, "Bing Crosby: A Pocketful of Dreams", publikigita de Little, Brown
  3. "RCA Memorial-Perry Como". Billboard. 26a de Majo, 2001. p. 79. Alirita la 4a de Aprilo, 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]