Pradilla de Ebro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pradilla de Ebro
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50668
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 558  (2023) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 52′ N, 1° 16′ U (mapo)41.8604446-1.2632Koordinatoj: 41° 52′ N, 1° 16′ U (mapo) [+]
Alto 228 m [+]
Areo 25,448966 km² ( 254 4.8 966 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pradilla de Ebro (Provinco Zaragozo)
Pradilla de Ebro (Provinco Zaragozo)
DEC
Pradilla de Ebro
Pradilla de Ebro
Situo de Pradilla de Ebro
Pradilla de Ebro (Hispanio)
Pradilla de Ebro (Hispanio)
DEC
Pradilla de Ebro
Pradilla de Ebro
Situo de Pradilla de Ebro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pradilla de Ebro [+]
vdr

Pradilla de Ebro [praDIlja deEbro] estas municipo de Hispanio, en la nordorienta parto de la komarko Ribera Alta del Ebro kies ĉefurbo estas Alagón, en la nordocentro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pradilla de Ebro estas municipa teritorio en la nordorienta parto de la komarko Ribera Alta del Ebro, kie ĝi okupas teritorion inter Remolinos norde kaj Torres de Berrellén oriente, borde de la rivero Ebro, kiu trapasas la lokon, fakte inter du ties meandroj, sur la norda (maldekstra) bordo. Ĝi estas trapasata de la rivero Ebro kaj tute apude transe estas Boquiñeni, kaj krome estas diversaj kanaloj por irigacio, kiel la Imperia Kanalo de Aragono. La rivero Ebro suferas fortan osciladon inter malaltaj kaj altaj niveloj kiam okazas pluvsezono foje koincide kun degelado; tio rezultas en inundoj. Sude de la municipa teritorio estas la Aŭtovojo Vasco-Aragonesa (AP-68) kaj la Aŭtoŝoseo Autovía del Ebro (A-68). Krome norde de la loĝloko estas Tauste.

La loĝloko Pradilla de Ebro mem estas je 46 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 228 msm ĉe la rivero Ebro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj lasis irigacian reton. La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ Pradilla de Ebro estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro.

Pradilla de Ebro demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio, fekundeco de la valo kaj instalo de industrio. Sed poste tamen multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Pradilla de Ebro oni malaltiĝis ĝis nunaj 541 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe de irigacio: ĉefe cepoj, luzerno, maizo ktp.) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Ĉirkaŭ 34 % de la laboristaro laboras en industrio ekster la loko, ĉefe kiel salajruloj. Ĉirkaŭ 70 % de homoj, kiuj laboras en industrio, faras ĝin en Opel España en Figueruelas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]