Zuera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zuera
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 677  (2023) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 52′ N, 0° 47′ U (mapo)41.869166666667-0.78805555555556Koordinatoj: 41° 52′ N, 0° 47′ U (mapo) [+]
Alto 280 m [+]
Areo 332,249586 km² (3 322 4.9 586 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Zuera (Provinco Zaragozo)
Zuera (Provinco Zaragozo)
DEC
Zuera
Zuera
Situo de Zuera
Zuera (Hispanio)
Zuera (Hispanio)
DEC
Zuera
Zuera
Situo de Zuera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zuera [+]
vdr

Zuera [ZŬEra] estas municipo de Hispanio, en la plej norda parto de la Komarko Zaragozo kies ĉefurbo estas Zaragozo mem, sed ankaŭ oni konsideras kiel ĉefurbo Utebo-n, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas en la centroriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). Ĝi estas la kvara plej loĝata urbo en la komarko malantaŭ nur Zaragozo, Utebo kaj Cuarte de Huerva.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Gállego ĉe Zuera.

Zuera estas municipa teritorio en la plej norda parto de la Komarko Zaragozo, kie ĝi okupas teritorion norde de Zaragozo, San Mateo de Gállego kaj Villanueva de Gállego. Ĝi formas kun la loĝlokoj San Mateo de Gállego, Villanueva de Gállego, Gurrea de Gállego, La Paúl kaj El Temple geografian areon konatan kiel Bajo Gállego (malsupra valo de la rivero), sed tiu zono ne funkcias kiel administracia komarko. La municipa teritorio estas la kvina plej granda de la provinco kaj la dua plej granda de la komarko.

La aŭtovojo Autovía Mudéjar (A-23) kaj N-330 komunikas kun Almudévar nordoriente kaj kun Villanueva de Gállego kaj Zaragozo sude, dum la A-123 iras paralele ĉe la rivero kaj komunikas kun San Mateo de Gállego kaj Zaragozo sude.

La municipo enhavas la loĝlokojn Ontinar del Salz kaj Barrio del Portazgo —konata ankaŭ kiel Barrio de la Estación— kaj la novajn loĝejajn kvartalojn Zuera Sur, Las Lomas del Gállego, El Aliagar kaj Las Galias.[1] La altitudo gamas inter 300 msm ĉe la rivero kaj 700 msm ĉe la montoj. Sur la ĉeriveraj ebenaĵoj estas la loĝlokoj kaj la industriaj zonoj (El Campillo, Los Huertos kaj Los Llanos de la Estación).

La loĝloko Zuera mem estas je nur 27 km norde de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je la maldekstra bordo de la rivero. Ĝi estas sur 332 msm. La loĝloko mem estas tute inter San Mateo de Gállego sude kaj la submunicipo Ontinar del Salz norde laŭ la fluejo de la rivero Gállego.

Nordokcidente: Sierra de Luna kaj Las Pedrosas Norde: Gurrea de Gállego (Huesca) Nordoriente: Gurrea de Gállego (Huesca) kaj Leciñena
Okcidente: Castejón de Valdejasa kaj Zaragozo Oriente: San Mateo de Gállego
Sudokcidente: Zaragoza kaj Villanueva de Gállego Sude: Villanueva de Gállego Sudoriente: San Mateo de Gállego kaj Zaragozo

Historio[redakti | redakti fonton]

Islamepoka Arco de la Mora.
La preĝejo.

Eble estis iam loĝado en areo inter vaskonoj kaj aliaj pli sudaj keltiberaj popoloj. Tio kondukis al kelkaj fakuloj supozi, ke la vorto Zuera povus deveni el eŭska «zubi» kun signifo de «ponto». Pli certe estis romia loĝado de la antikva Gallicum, menciita en la Itineraro de Antonino —de la 3-a jarcento—, ĉe la romia ŝoseo de Caesaraugusta ĝis Bearn, pasante tra Osca. La latina nomo Gallicum povus deveni de la tiama nomo de larivero Gállego, konsiderita nepra trapasejo el Gaŭlio al Hispania Citerior.[1]

Estis iam setlejo de araboj, kiuj lasis irigacian reton kaj la loknomon. La vorto Zuera devenas de la araba صخيرة, ṢuXayra(t), diminutivo de ṢaXra(t) (roko).[2][3] Tial ṢuXayra(t) estus tradukebla kiel "roketo". Mezepokaj literumadoj estis Çuffarie kaj Çofera.

La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1118 okazis post tiu areo estis konkerita de kristanoj kun helpo de gaskonoj antaŭ tiu jaro. Post la konkero granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultis en ekonomia kaj demografia krizo. Post konflikto kun la senjoro Artal de Luna, Zuera, Leciñena kaj San Mateo de Gállego realiĝis al la kronposedaĵoj de la Reĝlando Aragono. En Zuera finiĝis en 1285 la parlamenta kortumo kiun Petro la 3-a estis komencinta en Huesca.

En 1366, la monarko Petro la 4-a, pro elspezoj de la Milito de la du Petroj, vendis Zuera kaj ĝiajn domarojn al Zaragozo. La lokanoj malsukcese elaĉeti. Krome Alfonso la 5-a, pro la sama tialo, vendis al Zaragoza, en 1432, la juran rajton elaĉetadi. Tiukadre la urbo Zaragozo estis absoluta posedanto de la loĝloko kaj de ĝia baroneco, kiu tiam inkludis paspagojn de la varoj transportataj el Zaragozo al Francio. Tio pluis ĝis 1617.[1]

Fine de la 18-a jarcento, Zuera havis fekundan agrikulturon, forstadon kaj abelbredadon, krom konstantan komercon nord-suden, kio helpis la loĝadon. Meze de la 19-a jarcento estis du salfabrikoj kaj du farunmuelejoj. Zuera demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. La 31an de julio 1915 okazis enorma ŝtormo kiu okazigis grandajn damaĝojn kaj mortigis kvar lokanojn.[4]

Tuj post la ĝeneralaj balotadoj de 1936 kun venko de maldekstro, la 13an de marto 1936 oni pafadis respublikan lokalon el monarkia lokalo, kio rezultis en unu mortinto, kelkaj vunditoj kaj 60 dekstruloj arestitaj. Jam dum la Hispana Enlanda Milito la unua bombardado en Aragono, fakte en Zuera, okazigis ok mortojn, inter kiuj de ses infanoj. La subpremado estis terura fare de frankistoj, ĉar kvankam ŝajne nur unu lokano rezistis kontraŭ frankistoj, tiuj en malpli ol unu jaro mortpafis pli ol 180 personojn, el kiuj 23 estis virinoj.[5]

Urbodomo.

La 5an de Aŭgusto 2008, okazis arbara incendio pro aŭtomobila akcidento en Alto de San Sebastián kaj, pro forta vento, la fajro bruligis pli ol 2 200 hektarojn. La loko estis proksime de Cerro de la Palomera, kie en 1995 bruliĝis ankaŭ 4 200 hektaroj ĉefe de pinaroj.[6]

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Zuera tute male, oni plialtiĝis el 2 597 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 8 632 (2022) pro proksimeco al la ĉefurbo kaj al la komunikvojoj de la akso de la valo de Ebro, krom instalado de industrio kaj prospera ekonomio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe de irigacio, nome maizo, luzerno, tritiko, paŝtejoj kaj fruktoĝardenoj), brutobredado, kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter lastatempa industrio elstaras nutrindustriaj, tekstilaj, konstruado kaj aliaj pli diversaj. La industria disvolvigo de Zuera startis fine de la 1960-aj jaroj, per malfermo de la industria zono «El Campillo». Aktuale ankaŭ la industria zono «Los Llanos de la Estación» havas altan okuponivelon.

El vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun mudeĥaraj alementoj de la 12-a kaj 13-a jarĉentoj, kaj platereska retablo de 1548, sed novgotika turo de 1990-aj jaroj ĉar iama sonorilturo estis detruita de fulmo en la 19-a jarĉento; ermitejo je 9 km eble konstruita sur iama islama kastelo; popola arkitekturo ĉe urba kerno; islamepoka akvedukto Arco de la Mora (Arko de la Maŭrino) kiel parto de nefinita klopodo konstrui akvokondukilon; ĉerivera parko kaj naturaj lokoj ĉe la rivero.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 «Historia de Zuera (Ayuntamiento de Zuera)». Arkivita el originalo la 25an de marto 2018. Konsultita la 19an de novembro 2013.
  2. de la GRANJA, Fernando (1966). «La Marca Superior en la obra de al-'Udrí». La Marca Superior en la obra de al-'Udrí.
  3. SOUTO, Juan A. «El poblamiento del término de Zaragoza (siglos VIII-X): los datos de las frentes geográficas e históricas». El poblamiento del término de Zaragoza (siglos VIII-X): los datos de las frentes geográficas e históricas.
  4. «Zuera: la tormenta de 1915. Centro de estudios Odón de Buey.». Arkivita el la originalo la 9an de decembro 2014. Konsultita la 5an de decembro 2014.
  5. «La amarga memoria de Zuera, en un libro». Heraldo de Aragón. 14a de septembro 2008. Konsultita la 19an de novembro 2013.
  6. «Un accidente de tráfico provoca un incendio en los pinares de Zuera». El Periódico de Aragón. 7a de aŭgusto 2008. Konsultita la 19an de novembro 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]