Mariana Drăgescu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mariana Drăgescu
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1912 (1912-09-07)
en Craiova
Morto 24-an de marto 2013 (2013-03-24) (100-jaraĝa)
en Bukareŝto
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo piloto
vdr

Marie Ana Aurelia (Mariana) Drăgescu (7a de septembro 1912 – 24a de marto 2013) estis rumana militista piloto dum la dua mondmilito. Ŝi estis la lasta travivanta membro de la Blanka Eskadro, teamo de virinaj aviadistoj kiuj pilotis kuracan aviadilon dum la dua mondmilito.[1][2][3] Rumanio estis la nura lando en la mondo kie oni permesis al virinoj piloti por kuracaj misioj dum la milito.[4]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis la 7an de septembro 1912 en Craiova, Rumanio. Ŝia patrino estis "sendependa virino" kaj muzikinstruisto kaj ŝia patro, militisto, fariĝis kolonelo post la unua mondmilito. Ŝi rakontis ke ŝia enkonduko al flugado venis je frua aĝo.[3]

Kiam ŝi estis 23-jara, en 1935, Drăgescu akiris pilot-licencon.[2] Ŝi diris poste, "mi akiris la sepan virinan licencon en Rumanio."[3] Sekve ŝi laboris en la Reĝa Aeroklubo de Rumanio kie ŝi renkontis francajn aviadistojn[1]. Antaŭ la minaco de kreskanta konflikto en Eŭropo en 1938, Drăgescu estis invitita aliĝi al nova, nur-virina, aviada teamo kiu famiĝos kiel la Blanka Eskadro.[4] Kvar aliaj virinoj aliĝis: Virginia Thomas, Nadia Russo, Marina Știrbei kaj Irina Burnaia (alia piloto, Virginia Dutescu, malsaniĝis, retiriĝis kaj neniam flugis denove).[3][4]

Dummilita flugado[redakti | redakti fonton]

Mariana Drăgescu kun vundita soldato en aviadilo

La Blanka Eskadro estis ekipita per tri malgrandaj aviadiloj, blanke farbitaj, kun la ruĝa kruca signo sur la fuzelaĵo kaj sur la flugiloj. Kiam Rumanio eniris la militon kontraŭ Sovetio en junio 1941, la eskadro komencis transporti vunditajn soldatojn de la frontaj linioj al Bukareŝto por kuraca prizorgo. Drăgescu rakontis poste, "Ni estis flugantaj per aviadiloj al la fronta linio. Kaj se ne estis aerodromo proksime al la loko kie ni devis kapti la vunditojn, ni havis ordonojn alteriĝi ien ajn ... "[3] La blankaj aviadiloj estis ĉasitaj de la malamikoj, sed ne en la ĉielo ĉar ili flugis maksimume 50 metrojn super la tero kaj la ĉasantaj pilotoj timis flugi tiel malalte. Sed ili plu celis la aviadilojn kiam ili estis surtere. Post la unua monato, la aviadiloj de la eskadro estis refarbitaj per kamuflaj koloroj.[3]

Drăgescu flugis en la sieĝo de Odeso, en la Crimea kampanjo kaj en la Batalo de Stalingrad kaj, post la eksiĝoj aŭ malsanoj de aliaj pilotoj, ŝi restis la nura rumana pilotino sur la fronto.[3]

Finaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Post la milito, Drăgescu laboris plurajn jarojn kiel flug-instruisto ĉe flugaj lernejoj en Chitila kaj Ghimbav. Ŝi rajtis flugi ĝis 1955, kiam ŝia licenco estis forprenita kaj ŝi forpelita kun aliaj dungitoj. Ŝi poste laboris kiel tajpisto en la Ana Ipătescu C.F.R. Kliniko en Bukareŝto, ĝis sia emeritiĝo en 1967.[5]

Dum la komunista epoko, la historio de la rumana aviado kaj la kontribuoj de Drăgescu kaj aliaj virinoj de la Blanka Eskadro estis ignoritaj. Post la rumana Revolucio de 1989, ilia rakonto ricevis pli da agnosko.[2]

Mariana Drăgescu mortis kiam ŝi estis 100-jara, en Bukareŝto, la 24an de Marto 2013.[2]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Kavaliro de la Ordeno de la Stelo de Rumanio
  • Ordeno de Aeronaŭtika Virto
  • Ordeno de la germana Aglo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Craciunoiu, Cristian (Februaro 2000). “Pilote à l'escadrille blanche”, Avions: Toute l'aéronautique et son histoire (franca) (83), p. 29–37. ISSN 1243-8650. 
  • Craciunoiu, Cristian (Marto 2000). “Pilote à l'escadrille blanche”, Avions: Toute l'aéronautique et son histoire (franca) (84), p. 9–15. ISSN 1243-8650.