Anonimulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anonimulo estas uzataj por rilati al persono kies identeco estas nekonata, aŭ estas konata sed konservita sekrete.

La esprimo estas uzita ankaŭ kiam la identeco ne estas grava aŭ kiam ekzistas deziro ĝeneraligi (nespecifa identeco).

Nomoj de anonimuloj laŭ lingva kulturo[redakti | redakti fonton]

  • En Usono, la nomoj John Doe por viro kaj Jane Roe/Doe por virino estas akceptitaj (ekz.: la fama decido de la Supera Kortumo de Usono nomata Roe v. Wade).
  • En Germanio kaj Aŭstrio - Max Mustermann por viro kaj Erika Mustermann por virino.
  • En Svislando - Felix Muster kaj Maria Bernasconi.
  • En la hungara, la nomo István Negy estas akceptitaj.
  • En la araba, la nomoj Amr kaj Zid estas akceptitaj.
  • En la hebrea, la nomo Israel Israeli estas ofta, kaj ankaŭ Ploni Almoni en literatura lingvaĵo.

En arto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Provizora nomo.

Historiografio foje malkapablas certigi pri la persona identeco de artisto, sed arthistoriistoj aŭ literaturkritikistoj kapablas analizi kaj kaj esplori la stilon, verkaron aŭ agadmanieron de specifaj artistoj. Tiukadre foje oni parolas pri la "Majstro el..." aŭ "la aŭtoro de...". Ekzemple, la aŭtoro de Lazarillo de Tormes en hispana literaturo, la Majstro de la Bartolomeo-Altaro, la Majstro de Vyšší Brod, la Majstro de la Memordonaco de Carben ktp.

En socio[redakti | redakti fonton]

En landoj de anglosaksa juro foje oni ne postulas montri veran personan identecon; tiukadre en holivudaj filmoj foje rolulo venas al hotelo kaj registriĝas kiel John Smith. En aliaj landoj tio tute ne eblas kaj oni postulas montron de persona identigilo.