Vanda Kiszli
Etoso
Vanda Kiszli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de decembro 1993 (30-jaraĝa) en Szekszárd |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kajakisto |
Vanda Kiszli [kisli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiszli Vanda estis hungara kajakisto, mondĉampiono.
Vanda Kiszli[1] naskiĝis la 27-an de decembro 1993 en Szekszárd.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Vanda Kiszli estis edukita en Paks. Ŝi komencis kajakadi en 2004 en la sama urbo. Ŝi konkursis en maratonaj distancoj, kiu ne estas akceptita en Olimpiko. Ŝi estis en mondĉampionumoj la unua sepfoje individue en longaj kaj mallongaj maratonaj distancoj inter 2017-2022. Ŝi estis ankaŭ eŭropa ĉampiono kvinfoje individue aŭ duope en longaj kaj mallongaj maratonaj distancoj inter 2018-2022.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2023-02-28 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto