Gábor Kulcsár
Etoso
Gábor Kulcsár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de junio 1963 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kajakisto trejnisto |
Gábor Kulcsár [kulĉAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kulcsár Gábor estas hungara kajakisto, mondĉampiono, trejnisto.
Gábor Kulcsár[1] naskiĝis la 24-an de majo 1963 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gábor Kulcsár estis kajakisto en ĉefurba sportklubo (same kiel lia patro). Li estis hungara ĉampiono naŭfoje inter 1985-1992 teame, krome li estis la unua en mondĉampionumo en 1986 duope kaj la dua post tri jaroj kvarope. Tio ne sufiĉis esti olimpiano. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1999, poste li estis trejnisto krom Budapeŝto en Irlando, Kanado, Grekio kaj Turkio.