Gábor Kulcsár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Kulcsár
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1963 (1963-06-24) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto • trejnisto
vdr

Gábor Kulcsár [kulĉAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kulcsár Gábor estas hungara kajakisto, mondĉampiono, trejnisto.

Gábor Kulcsár[1] naskiĝis la 24-an de majo 1963 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Kulcsár estis kajakisto en ĉefurba sportklubo (same kiel lia patro). Li estis hungara ĉampiono naŭfoje inter 1985-1992 teame, krome li estis la unua en mondĉampionumo en 1986 duope kaj la dua post tri jaroj kvarope. Tio ne sufiĉis esti olimpiano. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1999, poste li estis trjnisto krom Budapeŝto en Irlando, Kanado, Grekio kaj Turkio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]