El Lute: camina o revienta
El Lute: camina o revienta | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | El Lute: camina o revienta |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1987 |
Ĝenro | filmbiografio, filma dramo |
Kameraado | José Luis Alcaine, Alfredo F. Mayo |
Reĝisoro(j) | Vicente Aranda |
Scenaro | Vicente Aranda |
Loko de rakonto | Hispanio |
Muziko de | José Nieto |
Rolantoj | Imanol Arias • Victoria Abril • Diana Peñalver • Manuel de Blas • Ricardo Palacios • Luis Barbero • Francisco Piquer Chanza • Rafael Hernández • José Manuel Cervino • Yelena Samarina • José Vivó • José Canalejas • Manuel Zarzo • Saturno Cerra • Ramón Reparaz • Manuel Torremocha • Paco Catalá • Santi Pons |
IMDb | |
El Lute: camina o revienta (El Lute: forkuru aŭ eksplodu) estas hispana drama filmo de 1987 reĝisorita de Vicente Aranda. Estis dua parto sekvajare nome El Lute II: mañana seré libre (El Lute II: morgaŭ mi estos libera, 1988). Ambaŭ verkoj rakontas la vivon de fama deliktulo kaj fuĝinto de la 1960-aj jaroj nome Eleuterio Sánchez, «El Lute», rolo ludita de Imanol Arias per kiu li ricevis la premion Arĝenta Konko al la plej bona aktoro en la Donostia Kinfestivalo. Lia partnerino, Victoria Abril, ricevis la saman premion pro sia ludado de la rolo de Chelo.
Inter ambaŭ filmoj oni ricevis naŭ nomumojn al Goja-premioj, sed ili ricevis neniun premion.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La rakonto estas bazita sur reala historio. En 1960, familio de vaguloj trairas Ekstremaduron. La filo, Eleuterio Sánchez Rodríguez, «El Lute» (Imanol Arias), ŝtelas kokinojn kaj estas kondamnita je ses monatoj de mallibereco. Jarojn poste, en 1965, post ŝtelatako al juvelvendejo en Madrido, en kiu mortiĝis gardisto, li estis juĝita kaj kondamnita al mortopuno. Sed, la kondamno estas ŝanĝita al porviva mallibereco kaj «El Lute» fuĝiĝas dum translokigo. Ekde tiam, li ekfuĝas persekutita de la Civilgvardio.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Imanol Arias, Eleuterio
- Victoria Abril, Chelo
- Antonio Valero, Medrano
- Carlos Tristancho, Augudo
- Margarita Calahorra, Madre de Chelo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Carteles de Cine
- Filmo en Tokyvideo
- Prezento de la filmo en televidprogramo Historia de nuestro cine fare de Elena Sánchez Sánchez kun Carlos F. Heredero kiel invitito. (6a de oktobro 2016)
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El Lute: camina o revienta en la hispana Vikipedio.