El Lute: camina o revienta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Lute: camina o revienta
filmo
Originala titolo El Lute: camina o revienta
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1987
Ĝenro filmbiografio, filma dramo
Kameraado José Luis Alcaine, Alfredo F. Mayo
Reĝisoro(j) Vicente Aranda
Scenaro Vicente Aranda
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de José Nieto
Rolantoj Imanol Arias • Victoria Abril • Diana Peñalver • Manuel de Blas • Ricardo Palacios • Luis Barbero • Francisco Piquer Chanza • Rafael Hernández • José Manuel Cervino • Yelena Samarina • José Vivó • José Canalejas • Manuel Zarzo • Saturno Cerra • Ramón Reparaz • Manuel Torremocha • Paco Catalá • Santi Pons
IMDb
vdr

El Lute: camina o revienta (El Lute: forkuru aŭ eksplodu) estas hispana drama filmo de 1987 reĝisorita de Vicente Aranda. Estis dua parto sekvajare nome El Lute II: mañana seré libre (El Lute II: morgaŭ mi estos libera, 1988). Ambaŭ verkoj rakontas la vivon de fama deliktulo kaj fuĝinto de la 1960-aj jaroj nome Eleuterio Sánchez, «El Lute», rolo ludita de Imanol Arias per kiu li ricevis la premion Arĝenta Konko al la plej bona aktoro en la Donostia Kinfestivalo. Lia partnerino, Victoria Abril, ricevis la saman premion pro sia ludado de la rolo de Chelo.

Inter ambaŭ filmoj oni ricevis naŭ nomumojn al Goja-premioj, sed ili ricevis neniun premion.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La rakonto estas bazita sur reala historio. En 1960, familio de vaguloj trairas Ekstremaduron. La filo, Eleuterio Sánchez Rodríguez, «El Lute» (Imanol Arias), ŝtelas kokinojn kaj estas kondamnita je ses monatoj de mallibereco. Jarojn poste, en 1965, post ŝtelatako al juvelvendejo en Madrido, en kiu mortiĝis gardisto, li estis juĝita kaj kondamnita al mortopuno. Sed, la kondamno estas ŝanĝita al porviva mallibereco kaj «El Lute» fuĝiĝas dum translokigo. Ekde tiam, li ekfuĝas persekutita de la Civilgvardio.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Imanol Arias, Eleuterio
  • Victoria Abril, Chelo
  • Antonio Valero, Medrano
  • Carlos Tristancho, Augudo
  • Margarita Calahorra, Madre de Chelo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]