István Szeli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Szeli
István Szeli
István Szeli
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1921 (1921-09-11)
en Senta
Morto 25-an de februaro 2012 (2012-02-25) (90-jaraĝa)
Lingvoj hungaraserba
Ŝtataneco Jugoslavio
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • universitata instruisto • literaturkritikisto • inspektisto
vdr

István Szeli [iŝtvAn seli], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szeli István, serbe Иштван Сели estis hungara literaturhistoriisto, inspektoro, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

István Szeli[1] naskiĝis la  11-an de septembro 1921(nun 1921-09-11) en Senta (Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, nuntempe en Serbio), li mortis la 25-an de februaro 2012 en Novi Sad (Vojvodino, Serbio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Szeli apartenis al la hungara minoritato en la menciita Reĝlando. Li maturiĝis en gimnazio en Szabadka (tiam hungara urbo), poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány (1942-1944). Li hejmenvenis kaj estis pedagogo inter 1945-1983 (pli detale gimnaziestro en sia naskiĝurbo (1949-1956), inspektoro (1956-1962), altlerneja instruisto (1962-1983), ankaŭ institutestro (1969-1976)). Intertempe li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1960, post du jaroj li doktoriĝis en Novi Sad. Lia edzino naskis du gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1981-2005.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Bevezetés az irodalomelméletbe (1955)
  • Hajnóczy és a délszlávok (studo, 1965)
  • Nemzeti irodalom - nemzetiségi irodalom (1974)
  • Nyelvhasználatunk etikája (1985)
  • Nyelvünk, kultúránk, nyelvi kultúránk (1997)
  • Tájkép-és portrévázlatok Zenta honlapjára (2009)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en 2021 en Senta

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]