Antonieta
Antonieta | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Antonieta |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1982 |
Ĝenro | filmbiografio, drama filmo |
Kameraado | Teo Escamilla |
Reĝisoro(j) | Carlos Saura |
Scenaro | Carlos Saura • Jean-Claude Carrière |
Filmita en | Parizo • Meksiko |
Loko de rakonto | Parizo |
Rolantoj | Isabelle Adjani • Hanna Schygulla • Ignacio López Tarso • Carlos Bracho • Gonzalo Vega • Héctor Alterio • Diana Bracho • François Marthouret • Víctor Alcocer • Jorge Fegan • Narciso Busquets • José Lavat • Cecilia Toussaint • Carina Barone • Guy Louret |
IMDb | |
Antonieta estas franc-hispan-meksika historia drama filmo de 1982, reĝisorita de Carlos Saura. Bazita sur la romano de Andrés Henestrosa kiu rakontas la vivon kaj tragedian morton de la meksika mecenato kaj verkistino nome Antonieta Rivas Mercado. La ĉefan rolulon ludis la franca aktorino Isabelle Adjani. La filmo rekreas la intensan socian aktivecon de Antonieta Rivas Mercado, por feminismo kaj por la prezidenta kampanjo de José Vasconcelos (rolulita de Carlos Bracho).
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Anna, franca psikologino, esploras pri famaj virinoj kiuj memmortiĝis. Ŝi malkovras la historion de Antonieta Rivas Mercado, kiu pafis al ŝi kuglon en la koro en Notre-Dame de Paris en 1931.
Ŝi serĉas plian konon, pri ŝia infanaĝo en Meksiko, ŝia ekzilo en Parizo post malsukceso ĉe prezidenta elekto de ŝia amanto, José Vasconcelos ktp.
Aktoraro kaj rolularo
[redakti | redakti fonton]- Isabelle Adjani - Antonieta Rivas Mercado
- Hanna Schygulla - Anna
- Ignacio López Tarso - Vargas
- Carlos Bracho - José Vasconcelos
- Gonzalo Vega - Manuel Rodríguez Lozano
- Héctor Alterio - León
- Diana Bracho - Juana
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Antonieta en la angla Vikipedio.