Hanna Schygulla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hanna Schygulla
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1943 (1943-12-25) (80-jaraĝa)
en Chorzów
Lingvoj germanafranca
Loĝloko ChorzówParizo
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Städtisches Luisengymnasium München
Familio
Amkunulo Jean-Claude Carrière
Okupo
Okupo kantisto • teatra aktoro • filmaktoro
TTT
Retejo http://www.hannaschygulla.de
vdr
Hanna Schygulla, 2005
Hanna Schygulla, 1982
La naskiĝdomo de Hanna Schygulla en Königshütte, Supra Silezio

Hanna SCHYGULLA [hana ŝigula] (naskiĝis la 25-an de decembro 1943 en Königshütte, Supra Silezio) estas germana aktorino.

En la jaro 1945 ŝia familio ekloĝis en Munkeno, Bavario. Post la abiturienta ekzameno ŝi laboris dum unu jaro en Parizo, poste ŝi studis germanistikon kaj romanistikon en Munkeno, kaj lernis samtempe la aktoradon.

En la 1960-aj jaroj ŝi konatiĝis kun la reĝisoro Rainer Werner Fassbinder. Kun li (kaj kelkaj aliaj personoj) ŝi en la jaro 1968 fondis la ensemblon Antitheater, poste ŝi aperis en aro da teatraĵoj, filmoj kaj du televidserioj sub lia reĝisorado.

Ekde la 1980-aj jaroj ŝi ankaŭ sukcese prezentas sin internaci-nivele, ekz. en Passion (de Jean-Luc Godard) kaj Dead Again de Kenneth Branagh.

Hanna Schygulla nuntempe vivas en Parizo.

En 2010 ŝi kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Liebe ist kälter als der Tod (Germanio, 1969)
  • Katzelmacher (Germanio, 1969)
  • Jagdszenen aus Niederbayern (Germanio, 1969)
  • Warum läuft Herr R. Amok? (Germanio, 1970)
  • Händler der vier Jahreszeiten (Germanio, 1972)
  • Die bitteren Tränen der Petra von Kant (Germanio, 1972)
  • Acht Stunden sind ein Tag (germana televidserio, 1972)
  • Fontane Effi Briest (Germanio, 1974)
  • Falsche Bewegung (Germanio, 1975)
  • Die Ehe der Maria Braun (Germanio, 1978)
  • Lili Marleen (Germanio, 1980)
  • Die Fälschung (Germanio/Francio, 1981)
  • Passion (Francio, 1982)
  • Antonieta (Hispanio, 1982)
  • Dead Again (Usono, 1991)
  • Les cent et une nuit (Francio/Britio, 1994)
  • La niña de tus ojos (1998)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]