Aŭtobusa haltejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
bushaltejo en la dezerto
moderna kaj minimumisma bushaltejo
bushaltejo dum nokto ĉe multtrafika intersekcio. La lumigo estas mezuro de sekureco por la pasaĝeroj.
bushaltejo ĉe la kamparo
Fermita kaj klimatizita bushaltejo.
Bushaltejo en Tajlando.
Signo por bushaltej kun linionumeroj kaj ĉefaj haltejoj
Atendejo de aŭtobusa haltejo

Aŭtobusa haltejo estas loko, situanta apud vojo, kiu estas uzata por haltigi aŭtobusojn kun la celo preni kaj demeti pasaĝerojn. Kutime sed ne devige, la loko estas ankaŭ ekipita kun ia ŝirmejo por la atendantaj pasaĝeroj.

Notu bone ke estas kvalita diferenco inter stacio kaj haltejo. Kvankam en stacio la buso certe ankaŭ haltas, tamen stacio estas aranĝo de trafiko multe pli granda kaj okupata laŭ skalo ol haltejo kaj povas oferti servojn kiuj tute ne estu haveblaj en simpla haltejo.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Bushaltejoj povas esti klasifikitaj kiel apartenantaj al unu el kvar kategorioj:

  • Haltejoj kutimis preni kaj demeti pasaĝerojn, ĉe tiuj haltejoj la busoj haltas ĉiuokaze, ĉu estas pasaĝeroj ĉe la haltejo aŭ ne, kaj forlasas la haltejojn je antaŭ-anoncitaj fiksaj horoj.
  • Haltejoj kie la buso haltas laŭ peto de pasaĝeroj (kaj de tiuj jam alkondukitaj en la buso kaj de tiuj ankoraŭ atentantaj ĉe la haltejo).
  • Haltejoj nur por eligi pasaĝerojn (kiel finhaltejo kaj haltejoj laŭ la busitinero).
  • Haltejoj nur por enigi pasaĝerojn (kiel komenchaltejo, kaj haltejoj laŭ la busitinero).

Iuj landoj laŭleĝe malpermesas preni aŭ demeti pasaĝerojn ekster la haltejo. Tio regulo estas por malhelpi enbusiĝon aŭ elbusiĝon en nesekuraj lokoj.

Strukturo kaj markigo[redakti | redakti fonton]

Bushaltejo estas markita per identigebla signo muntita ĉe la supro de kolono, por ke pasaĝeroj sciiu kie la haltejo troveblas kaj kiuj buslinioj haltas ĉe ĝi. Kiam la haltejo estas konstruaĵo, la signo situas ĉe la supro de la konstruaĵo aŭ apud ĝi.

Foje la bushaltejo situas apud speciala parkumejo destinita por busoj, aŭ apud buskoridoro, kaj foje en speciala golfsimila haltejo inter la vojo kaj la trotuaro. En tiuj kazoj, la haltejo estas kutime markita kun markado sur la trotuaro kaj la ŝoseo por signali al ŝoforoj en aliaj veturiloj ke por ili la halto en la golfo aŭ proksime de la haltejo estas malpermesita, kaj la halto estas destinita nur por busoj.

Pli kaj pli ofte, bushaltejoj inkluzivas ŝirmejan strukturon dezajnitan por protekti pasaĝerojn atendantajn de pluvo aŭ suno.

La ŝirmstrukturo por pasaĝeroj povas esti farita de simpla tegmento, kaj povas inkluzivi benkon kaj sidlokojn por atendantaj pasaĝeroj. Foje la haltejoj havas plurajn murojn kiuj protektas la pasaĝerojn de la vento, kaj foje la haltejoj inkludas lumigon, kies energio estas kutime provizata de apuda sunpanelo. Altnivelaj bushaltejoj povas inkluzivi klimatizilon. Iuj uzas la haltejojn por meti reklamojn, kaj oficialajn markatikaĵojn, informojn kaj privataj mesaĝoj al publiko.

Bushaltejoj ofte inkluzivas tempotabelon, aŭ la plenan horaron, aŭ por pli okupataj itineroj, la tempojn aŭ frekvencon kiujn buso vokos ĉe la specifa halto. Vojmapoj, kun la haltejoj nomitaj kaj markitaj, kaj informoj pri tarifoj ankaŭ povas esti disponigitaj, kaj telefonnumeroj al rilataj vojaĝinformservoj.

La haltejo ankaŭ povas havi realtempajn informmontrojn kun la alventempoj de la ĵuse venontaj busoj. Pli kaj pli, poŝtelefonteknologio estas referencita, permesante sendi la venontajn bustempojn al la telefono de pasaĝero kiu kontrolas pri la haltejo aŭ la buslinio.

En multaj lokoj, bushaltejo inkludas pliaj infrastukturaĵojn, kiel rubujojn por rubo.

Alirebleco[redakti | redakti fonton]

Iuj bushaltejoj havas anoncpaĝon (kiu kutime ne funkcias aŭtomate) kiu klarigas kiajn horojn kaj kiuj busoj alvenos, krome estas signaĝo brajle de la linionumero alvenanta al la haltejo. Iuj ankaŭ havas spacon kiu permesas al persono moviĝanta en rulseĝo, ŝirmi sub la tegmento de la haltejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]