Pál Antal Esterházy (1711)
Pál Antal Esterházy (1711) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pal Antal Esterházy de Galántha |
Naskiĝo | la 22-an de aprilo 1711 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Kismarton |
Morto | la 18-an de marto 1762 en Aŭstra imperio Vieno |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | József Esterházy (en) |
Frat(in)oj | Miklós József Esterházy kaj Maria Jozefa, Gräfin Esterházy de Galántha (en) |
Okupo | |
Okupo | diplomato komponisto militisto |
Pál Antal Esterházy, la 4-a duko [esterhAzi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Esterházy II. Pál Antal estis hungara magnato, altranga generalo, diplomato, bienulo, framasono. Lia nobela antaŭnomo estis galántai, lia plej konata frato estis Miklós József Esterházy.
Pál Antal Esterházy[1] naskiĝis la 22-an de aprilo 1711 en Kismarton (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Eisenstadt en Aŭstrio), li mortis la 18-an de marto 1762 en Vieno (Aŭstra Imperio, nun en Aŭstrio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pál Antal Esterházy studis en Vieno kaj Lejdeno, li interesiĝis precipe pri muziko. Pli poste li vojaĝadis, en 1733 en Londono li aliĝis al la framasonoj, tial li estis la unua hungara framasono. Baldaŭ li elektis la soldatan karieron. Li batalis ekzemple en la sepjara milito, kie li estris memvarbitan regimenton. En 1750 li estis diplomato en Napolo. Intertempe li heredis en 1734, en la sama jaro li edziĝis. Lia edzino neniam naskis. Li ricevis imperiestran premion.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM136955 hungarlingva datenaro de muzeo