Károly Hajós (alergiologo)
Károly Hajós (alergiologo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Hartstein Károly |
Naskiĝo | 29-an de marto 1891 en Nyíregyháza |
Morto | 10-an de decembro 1976 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Frat(in)o | Elisabeth Maria Hajós |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • internisto • allergist |
Károly Hajós [kAroj hajOŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hajós Károly estis hungara kuracisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Hartstein ĝis 1908, lia fratino estis Erzsébet Mária Hajós.
Károly Hajós[1] naskiĝis la 29-an de marto 1891 en Nyíregyháza, li mortis la 10-an de decembro 1976 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Károly Hajós maturiĝis en luterana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1908, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1913, sed pli frue li studis ankaŭ Berlino kaj Parizo. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li praktikadis en la universitato aŭ ties kliniko, poste inter 1927–1930 li estis asistanto, pli poste li estis altigita ĉefkuracisto. Intertempe li kompletigis sian diplomon pri internaj malsanoj en 1927, post 2 jaroj lia habilitiĝo okazis. En la sekvaj jaroj li estis ĉefkuracisto en pluraj hospitaloj ĝis la emeritiĝo en 1968. Li kandidatiĝis en 1952, li doktoriĝis (DSc) en 1957 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, krome en 1950 li profesoriĝis. Lia edzino naskis filinon en 1921. Li ricevis premiojn inter 1947-1967.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- A belső secretios betegségek (1935)
- Asthma, ekzema és rokon kórképek az allergia tanának tükrében (kunaŭtoro, 1944)
- Nehézlégzés (1954)
- Allergiás betegségek (1961)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- memormedalo "Hajós Károly"
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM57200 hungarlingva datenaro de muzeo