Saltu al enhavo

Castro Marim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Castro Marim (stacidomo).
Castro Marim
urbo de Portugalo (1277 (Gregoria)–)
municipo de Portugalio
limurbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8950
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 747  (2011) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 13′ N, 7° 27′ U (mapo)37.216666666667-7.45Koordinatoj: 37° 13′ N, 7° 27′ U (mapo) [+]
Areo 300 km² (30 000 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Castro Marim (Faro)
Castro Marim (Faro)
DEC
Situo de Castro Marim
Castro Marim (Portugalio)
Castro Marim (Portugalio)
DEC
Situo de Castro Marim

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castro Marim [+]
vdr

Castro Marim estas urbo en Portugalio apartenanta al la Distrikto Faro, regiono Algarve, kun ĉirkaŭ 2000 loĝantoj.

Ĝi estas sidejo de la Municipo Castro Marim kun 300,84 km² de areo kaj 6578 loĝantoj (censo de 2021), kaj estas subdividita en kvar freguesias. La municipo limas norde kaj nordokcidente kun Alcoutim, oriente kun Hispanio, sudoriente kun Vila Real de Santo António (ĉefa teritorio), sude kun Atlantiko, sudokecidente kun freguesia Vila Nova de Cacela (eksklavo de Vila Real de Santo António) kaj okcidente kun Tavira.

Memore al sia patrino, Lúcia Gomes — portugalino de Castro Marim —, la hispana komponisto kaj gitaristo Paco de Lucía nomis Castro Marín sian dektrian albumon.

Submunicipoj

[redakti | redakti fonton]

La municipoj dividiĝas en jenaj freguesias:

  • Altura
  • Azinhal
  • Castro Marim
  • Odeleite

Pro sia strategia loko ĉe la dekstra bordo de la rivero Gvadiano kaj proksime de la marbordo, Castro Marim ricevis nombrajn historiajn popolojn el kiuj oni trovis restaĵojn, nome de fenicanoj, kartaganoj, grekoj, romianoj, visigotoj kaj araboj. Ĝi estis konkerita de araboj en 1242 kaj ricevis foruon en 1277. Estante proksima al la rivero, la maro, la ebenaĵo kaj la montaro kaj farante landlimon kun Ayamonte en Hispanio, Castro Marim estis dum jarcentoj grava militbazo ĉe Algarve.

Kastelo de Castro Marim.
Fortikaĵo de Sankta Sebastiano en Castro Marim.

Tiukadre oni konstruis kastelon, laŭ ordono de la reĝo Alfonso la 3-a, de kie nun kontemplebas pejzaĝo de tradiciaj salejoj. Tiu estis grava enspezofonto el prahistoriaj epokoj kaj kun fiŝkaptado kaj agrikulturo, estis la motoroj de la ekonomio de la areo.

Dum la regado de Denizo la 1-a (1279-1325), oni ekrekonstruis la pordegon de la kastelo (kiu jam ekzistis en araba epoko), laŭ epigrafia skribaĵo (1a de Julio 1279). La reĝo konfirmis kaj ampleksigis la foruon de la urbo (1a de Maio 1282). Poste, laŭ la Traktato de Alcañices (12a de Septembro 1297), kiam Portugal rezignis pri proksimaj Aroche, Ayamonte, Aracena kaj aliaj, dum ricevis Campo Maior, Olivenza kaj aliaj en la lima regiono, la reĝo ordonis plifortigon de la kastelo de Castro Marim (1303) kaj la konstruado de barbakano. Tiuj strukturoj konatiĝis respektive kiel "Castelo Velho" kaj "Muralha de Fora". Ankoraŭ dum la regado de tiu sama reĝo, je la nuligo de la Ordeno de la Templanoj, per Buleo de la Papo Johano la 22-a (14a de Marto 1319), Castro Marim estis donita al la ĵus kreita Ordeno de Kristo kiu establis tie sian unuan sidejon, de 1319 ĝis 1356. Je la translokigo de la sidejo al Tomar, laŭ ordono de la reĝo Petro la 1-a (1357-1367), la strategia gravo de la urbo malpliiĝis, kaj startis senloĝado.

Dum la tertremo de 1755 la mezepoka kerno de la urbo suferis grandajn damaĝojn, ĉefe en la preĝejo de São Tiago. Tiukadre la reĝo Jozefo la 1-a (1750-1777) ordonis la rekuperadon de la defendejoj de la urbo.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Kastelo de Castro Marim
  • Preĝejo de Misericórdia de Castro Marim
  • Preĝejo de Santo António
  • Fortikaĵo de Sankta Sebastiano
  • Preĝejo de Sankta Sebastiano kun gravaj pentraĵoj
  • Preĝejo de Nossa Senhora dos Mártires
  • Pilorio de Castro Marim
  • Preĝejo de Nossa Senhora da Visitação
  • Preĝejo de Odeleite
  • Strandoj Praia Verde, Cabeço-Retur, Alagoa

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]