Endre Koltai
Endre Koltai | |
---|---|
Persona informo | |
Endre Koltai, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Koltai Endre estis hungara arkitekto.
Endre Koltai[1] naskiĝis la 25-an de septembro 1930 en Budapeŝto, li mortis en decembro de 2011 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Endre Koltai frekventis bazlernejon, poste li akiris masonistan licencon en 1947 en sia naskiĝurbo, sed post 2 jaroj li maturiĝis, fine li akiris arkitekturan diplomon en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1960. Jam en 1949 li laboris en Diósgyőr, poste 3 jarojn en la defenda ministerio, pli poste en Budapeŝto kaj Pécs. Post la diplomo li okupiĝis pri planadoj de pluretaĝaj loĝdomoj laŭ antaŭfabrikitaj betonaj elementoj en ŝtata entrepreno, kie li estis altigita estro en 1978. Li kandidatiĝis en 1966, poste li iĝis ankaŭ titulara docento. Li edziĝis en 1954, lia edzino naskis filinon en la sekva jaro. Li ricevis premion en 1971.
Elektitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- lernejo en Zugló (1965–1968)
- hungara ambasadorejo en Orienta Berlino
- oficeja konstruaĵo (1968–1974), hotelo (1970–1974) en Szolnok
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Visszaélések a lakás-helyreállítások során. (kunaŭtoro, 1957)
- A tömeges lakásépítés elméleti kérdései. (disertaĵo, 1966)
- Óbudai panelházak továbbfejlesztése. (1969)
- A vázpaneles kommunális tervcsalád kialakításának főbb célkitűzései. (1976)
- A Budapest és agglomerációs körzetében működő néhány tervező vállalat együttműködése. (1981)