Saltu al enhavo

Anton Joseph Stein

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anton Joseph STEIN (naskiĝinta la 24-an de aprilo 1759 en Włodzienin/Distrikto Głubczyce, mortinta la 4-an de oktobro 1844 en Vieno) estis aŭstra klasika filologo kaj pedagogo.[1][2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de malriĉa kancelariano, Stein venis 14-jaraĝa en la 1773-a jaro al la gimnazio de la franciskanoj je Leobschütz. Sekvis studoj pri filozofio je Vroclavo; tiutempe decidis li vojaĝi Romon kie oni konvinkis lin kontinuigi la studojn en Vieno. Sekvis studoj de la lingvoj itala, franca, angla, hispana kaj helena kaj de literaturhistorio. Viene li konatiĝis kun la kortegaj konsilistoj Karl Anton von Martini kaj Joseph von Sonnenfels. Por perlabori la vivon li donis privatajn horojn kaj estis komisiista instrui en Enns ekde 1781 Leopold kaj Joseph Daun, la nepojn de generalfeldmarŝalo Leopold Joseph von Daun. Tio finiĝis en la jaro 1784-a.

En 1785 Stein kandidatis pri poetikdocentadrajteco ĉe Akademia Gimnazio de Vieno kie li baldaŭ poste fariĝis profesoro danke al la perado de konsilisto Johann Melchior Birkenstock. Kiam la lernejon transprenis la piaristoj en la 1802-a jaro, Stein preferis ekinstruisti en la instituto de Sankta Anno. Neantaŭvideble oni petis lin en 1804 posteuli ĉe la universitato de Vieno la katedestron pri klasika literaturo Franz Karl Alter. Samloke estis Stein profesoro ĝis 1825. Ĉi-jare oni pensiuligis lin pro ties propra volo kun la aljuĝo de la honora titolo de imperiestra konsilisto.

La somerojn Stein flegis vivi ĉefe en Baden. 84-jaraĝulo li decidis publikigi siajn poemojn germanlingvajn, latinlingvajn kaj greklingvajn.

Liaj disĉiploj, kiuj ĝuis ĉe li lernon de la helena literaturo, estis i.a. Anton Alexander von Auersperg, Johann Ludwig Deinhardstein, Johann Gabriel Seidl, Ludwig Halirsch, Friedrich Halm, Eduard von Badenfeld, Franz Grillparzer, Eduard von Bauernfeld, Nikolaus Lenau kaj Johann Nestroy. Stein renkontiĝis eĉ kun Ludwig van Beethoven. En 1819 komponis ĉi-lasta okaze de la geedziĝo de Nanni Giannatasio del Rio kaj Leopold von Schmerling (frato de Joseph von Schmerling) kanton kun teksto de Stein.[3][4]

Banalaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Okaze de datrevenoj de la cicerona naskiĝo Stein flegis aperi antaŭ kolegoj en nigra talaro havante enmane florbukedon.
  • Epigrame Stein komentadis humure kaj akre aktualaĵojn aŭ karakterigis samtempulojn.
  • Laŭ Franz Gräffer kutimis Stein kolekti treetajn ŝtonojn kaj farbi ĝin por ke ili similu al aktivaj gemoj.
  • Kun la amiko kaj epigramisto Johann Möser[5] li surgrimpis je Kahlenberg ĉiudimanĉe.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Salvator-Medaille[6] (fare de la urbo Vieno)
  • 1834 aŭ 1844: faro de monero okaze de la 75-a datreveno naskiĝtaga[7]
  • monumentostarigo fare de lia disĉiplo Ignaz Kron en Landstraße sur la tombejo Sankt Marxer Friedhof (kie troviĝis ankaŭ la tombo de Stein)[8][9]
  • nomo de strato Steingasse (kie aktivis ankaŭ la pentristo Josef Engelhart)

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

En la gazetoj "Wiener Musikalmanach" de la 1780-aj kaj 1790-aj jaroj kaj en "Wiener Zeitschrift für Kunst, Literatur, Theater und Mode" (de Johann Schickh) troviĝas multaj liaj epigramoj kaj poeziaĵoj pelmele disĵetitaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. biografio ĉe BLKÖ
  2. "Stein, Anton Joseph; Ps. Palladius, Philocharis" -ĉe: Österreichisches Biographisches Lexikon und biographische Dokumentation
  3. Willy Hess: Beethoven-Studien: Eine Auswahl von Aufsätzen und Vorträgen, Beethovenhaus 1972, p. 179
  4. "The Unheard Beethoven"
  5. biografio de Möser ĉe BLKÖ
  6. GeschichteWiki
  7. "Münzen, Medaillen und Papiergeld - Anton Stein 1759-1844 - Dorotheum"
  8. Oesterreichische Blätter für Literatur und Kunst, 1845, p. 104
  9. "Anton Joseph Stein Gottfried Kreuz"