Anastasius Grün

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Grün-monumento de Karl Schwerzek en la Schiller-parko de Vieno

Anastasius GRÜN (vere: Anton Alexander grafo de Auersperg; naskiĝinta la 11-an de aprilo 1806 en Graz, mortinta la 12-an de septembro 1876 en Graz) estis aŭstra-slovena germanlingva poeto kaj politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis filozofion kaj jursciencon en Graz kaj Vieno kaj vojaĝis tra Italujo, Francujo kaj Anglujo. En 1831 li transprenis la administradon de la hereditaj bienoj kaj aliĝis al la Asembleo landa de Ljubljano en 1832. Tie li baldaŭ famiĝis pro siaj liberalismaj paroladoj. En 1839 li edzinigis la grafinon Maria de Attems kaj vivis sen iu publika deĵoro alterne sur sia bieno en Krško, Graz kaj Vieno.

Pro la liberalismaj enahvo de liaj poeziaĵoj li nombriĝis inter la gvidantoj de la liberpensada intelektularo/partio de Aŭstrio. En aprilo 1848 li elektitis deputito de la germana antaŭparlamento kaj baldaŭ poste de la Nacia Asembleo frankfurta. Sed ankoraŭ antaŭ oktobro samjara li eksdeputitis. Nur post la demisio de la ministerio de Alexander von Bach (1859), kiam Aŭstrio denove iris sur konstituciajn vojojn, Grün denove aperis publike. La imperiestra registaro sendis lin en 1860 en la parlamenton por la Duklando Karniolo. En 1861 li nomumitis membro porĉiama de la supera ĉambro de la Nacia konsilio (Reichsrat) kiam estis ministro pri justico Anton von Schmerling. Grün briladis inter 1861-67 en la karniola parlamento kaj ekde 1867 en la stiria parlamento.

Graveco verkista[redakti | redakti fonton]

Por la poeziaĵoj de Grün karakterizaj estas la pensigado kaj la abundo da metaforoj, tamen ofte li sukcesis fari veran kanton. Ĉefa enhavo estas la antaŭsento de nova tempo kaj ties preparo. Sekvis la malgrava verko »Blätter der Liebe« (Stuttgart 1830) la romana ciklo »Der letzte Ritter« (1830) gloranta la imperiestron kavaliran Maksimiliano la 1-a. Poste aperis anonime »Spaziergänge eines Wiener Poeten« (Hamburg 1831), himnoj pri la venko de printempo kaj de lumo - signo klara en la tiama restrikcia sistemo politika sub Klemens von Metternich. Enhave pli profundaj estas tamen: »Schutt« (Leipzig 1836), alegoriaj rakontoj de brilecego pri nova mondo trovota en Ameriko. Ankaŭ liaj pli malgrandaj poeziaĵoj kolektitaj kiel »Gedichte« (Leipzig 1837) havas la saman tonon kiel la plej grandaj verkoj.

Grün iĝis antaŭulo kaj modelo de postaj politikaj lirikistoj, kvankam li neniam tolerus forton kaj troan radikalismon. Post longa paŭzo aperis »Nibelungen im Frack« (Leipzig 1843), humura kolekto; fine la kampara idiliecaĵo »Der Pfaff vom Kahlenberg« (1850), kies valoro restas en la detala rakonto pri festoj popolaj festotaj en la kuro de la jaro. Grün aperigis krome la verkojn »Volkslieder aus Krain« (Leipzig 1850) kaj »Robin Hood« (Stuttgart 1864), vere perfekta prilaborado de la angla popola balado. Ekster tio li prizorgis la eldonon de la postlasitaĵoj de Nikolaus Lenau(1852).

Postmorte aperis: »In der Veranda. Eine dichterische Nachlese« (Berlin 1876). La kolektitajn verkoj eldonis L. A. Frankl (Berlin 1877). La epistolan interŝanĝon »Briefwechsel zwischen A. Grün und L. A. Frankl« oni publikigis en Berlino en la jaro 1897-a.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 2. Leipzig 1905, p. 83, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]